
106a UK okazos virtuale
Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106-an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17a ĝis la 24a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”.
La formularo por aliĝi al la VK baldaŭ disponeblos; aliĝo estos senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj frue aliĝos. Ĉiuj bonvenas aliĝi al UEA per la reta aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo. (laŭ gazetara komuniko de UEA)