Weilheim, 12a de aprilo 2020 – La ĉielo super Weilheim estas pli pura ol normale. Normale oni vidas en la cielo multajn striojn de kondens-akvo produktita de la motoroj de aviadiloj. Hodiaú oni vidis dum tri horoj (13a horo – 16a horo) nur du aviadilojn. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, 12a de aprilo 2020 – Pro la pandemio de la Corono-viruso multaj homoj aĉetis pli ol ili bezonas nun, ĉar ili timas, ke ili estonte ne plu havos la eblecon aĉeti. Nun kelkaj produktoj komplete ne plu haveblas en Weilheim/Supra Bavario/Germanio. Nutraĵoj estis haveblaj en normala kvanto ĝis la Paska Festo (12a de aprilo 2020). Foto: Alfred Schubert
La lago Ammersee malgrandiĝas pro deponata ligno alportita de la rivero Ammer. La volumeno de la lago estas 1,7 kubikkilometroj. La volumeno malkreskas je 100 000 kubikmetroj jare. Foto: Alfred Schubert