Esperanto en Silezio

La 23an de februaro 2017 tiutempa koordinisto de Malsuprasilezia Festivalo de Scienco (MFS) prof. dr hab. Tadeusz Dobosz sendis al la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado invitleteron proponante prezentadon de Esperanto kadre de tiu festivalo.
Malsuprasilezia Festivalo de Scienco (MFS) daŭras jam 20 jarojn kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj eventoj de Vroclavo kaj la tuta regiono de Malsupra Silezio. Dum la MFS okazas pli ol 1500 programoj, kiuj estas direktataj al pli ol 140 000 adresatoj. La festivalon akompanas bele eldonita broŝuro kun tuta programo kaj revuo, en kiu estas priskribitaj la plej gravaj eventoj kaj inter ili troviĝas du paĝa artikolo de Małgosia Komarnicka „Fenomeno de Esperanto”.
Ĉi-jare la organizantoj de MFS speciale kreis panelon „Esperanto, la lingvo sen limoj” kadre kiu okazis kvin programoj, kiuj popularigis kaj proksimigis la lingvon Esperanto montrante eblecojn, kiajn donas esperantisteco. Ĉuj programoj okazis en la salonoj de Vroclava Universitato kaj elvokis interesiĝon de lernantoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj.
Por ni, esperantistoj kaj organizantoj de E-programoj, partopreno en la MFS estis tempo de penega kaj streĉa laboro, kiu finiĝis per kontenteco kaj atingo de difinita celo. Ĝojo, rideto, interesiĝo de partoprenantoj de niaj programoj estis por ni la plej bela premio.

Kadre de ĉijara jubilea Malsuprasilezia Festivalo de Scienco, la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado preparis kaj prezentis 5 programojn, de vendredo la 22an ĝis mardo la 26an de septembo 2017:
– “Esperanto – de malgranda lernolibro ĝis tutmonda movado” – Małgosia Komarnicka prezentis historion de la lingvo Esperanto kaj de E-movado kaj etlecionon montrante profitojn, kiujn donas esperantisteco. Tuj post la prelego kreiĝis nova E-kurso.
– „Esperanto – malmutekosta vojaghado” – Magdalena Tatara kaj Roberto Kamiński pruvis, ke oni povas viziti la mondon malmultekoste aŭ preskaŭ senpage danke al Esperanto. Aplaŭdon elvokis konkurson kun premioj per kiu estis finita la prelego.
– „Esperanto – literaturo kaj poezio” – Lidia Ligęza surprizis la partoprenantojn de sia prelego konsciigante al ili, ke multaj tutmondaj skribverkoj estis konata danke al E-tradukoj. Respondante demandojn de la publiko interalie ŝi interese priskribis sian laboron kiel E-tradukistinon pruvante, ke Esperanto scipovas transdoni ĉiaspecajn nuancojn de homa penso.
– „Esperanto – en verdaĵo kaj arto” – vroclava artistino Elżbieta Wodała kune kun Małgosia Komarnicka preparis programon, en kiu la lernantoj memstare kreis bildojn el elementoj de sekigitaj plantoj ekkonante E-nomojn de la plantoj kaj samtempe historion de Esperanto. Fine de la programo la lernantoj tuj aprobis la proponon de sia instruistino, ke ili kolektu kiel eble plej multe da informoj pri Esperanto kaj prezentu ilin interese dum leciono.
– „Esperanto – verdaj strofetoj” – Halina Kuropatnicka-Salamon bele kunligis poezion kaj muzikon. La muziko pliigis la eksterordinaran etoson, kiun kreis ĉarmaj versaĵoj deklamataj pole kaj Esperante de la poetino. Granda surprizo estis demonstrado kiumaniere oni skribas kaj legas per brajlo ankaŭ en la lingvo Esperanto.

La estraro de Eŭropa Centro de Interkultura Edukado ege dankas al niaj amikoj, kiuj helpis al ni prezenti programojn pri Esperanto dum la Malsuprasilezia Festivalo de Scienco komprenante, ke ĉi tiuj agoj estas investado en estonteco de Esperanto. Jam la 23an de oktobro komenciĝos novaj E-kursoj.
Oni devas substreki, ke ni ĉiuj laboris senpage, aĉetante propramone bezonatajn helpilojn pagante ankaŭ vetur-kaj-restadkostojn. Tiuj elspezoj ne permesis al ni promocii Esperanton en aliaj urboj de Malsupra Silezio kie ankaŭ okazis programoj kadre de la Malsuprasilezia Festivalo de Scienco.
La Eŭropa Centro de Interkultura Edukado jam estis invitita por prepari programojn pri Esperanto kadre de venontjara festivalo. Ni do jam petas helpon de esperantistoj el la tuta mondo por profesie kaj interese prezenti Esperanton en neesperantista medio. Tio estas escepta ŝanco por Esperanto montri ĝian modernan bildon kaj utilecon. Kontaktiĝu kun ni pere de retpoŝto: informado.eo@gmail.com aldonante titolon: MFS.

Je la nomo de Eŭropa Centro de Interkultura Edukado
Małgosia Komarnicka