Kiu konas kiun?

Weilheim, la 10an de aŭgusto 2020 – Ĉu vi konas perso(j)n en la foto? Se jes, bonvolu informi la asocion TEĴA (tejha.org). La informoj estas uzataj por dokumenti la historion de la asocio. Alfred Schubert
La redacio ricevis la jenan informon de Josip Pleadin:
La foto prezentas kunvenon de esperantistoj ĵurnalistoj en 1961 en Harogate. La kvara en la dua vico (staranta) de maldelkstre estas kroato Vlado Jurković, iama sonregistristo kaj ĵurnalisto de Esperantaj elsendoj de Radio Zagrebo. En la unua vico (sidanta), la kvina de maldekstre estas Julio Baghy kaj la sesa Zlata Flego el Zagrebo, fratino de Srđan Flego. Zlata tiutempe estis ĵurnalistino en Zagrebo. La originalon de tiu foto al Dokumenta Esperanto-Centro transdonis Vlado Jurković.