Nur por pacemaj klientoj

Peissenberg, la 18an de julio 2020 – Tiu vendisto en bazaro de uzitaj varoj uzis lingvan eraron por altiri klientojn. Anstataŭ skribi „Kauf ohne Gewähr“ (aĉeto sen garantio) li skribis „Kauf ohne Gewehr“. La pronoco estas sama, sed la signifo estas alia: aĉeto sen pafilo. Li uzis trukon, kion uzas multaj E-parolantoj. Ili „forgesas“ akusativo por provoki reagoj. Foto: Alfred Schubert