Retprelegoj pri subvencioj

Bavario, la 6an de junio 2020 – La „Verbraucherzentrale Bayern“ ofertas ret-prelegojn pri subvencioj por posedantoj de domoj, kiuj volas modernigi la hejtadsistemon kombinante ĝin kun utiligo de sunenergio. La prelegoj estas en la germana lingvo. La adreso por aliĝi estas „verbraucherzentrale-energieberatung.de/beratung/online-vortraege“. La bildo montras la hejtad-sistemon, kiu liveras varmon al unu granda fabriko kaj 50 loĝdomoj en Untereglfing/Bavario/Germanio. Foto: Alfred Schubert