Ruĝis la antenoj

Raisting, la 22an de junio 2020 – Artistoj ruĝigis per lumo monumentojn por protesti kontraŭ la malajusta politiko en Germanio. Multaj ne havos laboron pro la malpermeso de aranĝoj dum unu jaro kaj ne havas enspezojn por vivteni. Tio estas maljusta, ĉar politikistoj, funkciuloj kaj multaj aliaj laboristoj havas laboron kaj enspezojn malgraŭ la koronvirusa pandemio. (Foto: Alfred Schubert)

Mietek Pemper

Aŭgsburgo, la 7an de junio 2020 – Antaŭ 9 jaroj mortis la honora civitano de Aŭgsburgo Mietek Pemper. Pemper skribis „Schindlers Liste“. Laŭ liaj memoroj Steven Spielberg produktis la samnoman filmon. La Foto montras lin okaze de momorceremonio por la kontraŭ-nazia batalanto d-ro Max Joseph Metzger: (de maldekstre): Jomo Ipfelkofer, la BELO-reprezentanto Fritz Hilpert, Mietek Pemper kaj Heinz Steiger.

Germanio – tro pacema lando

Pacema aspekto: La „Südsee“ en Xanten jarfine. Foto: Alfred Schubert

6a de junio 2020 – La ĝenerala sekretario de NATO, Jens Stoltenberg, riproĉas al Germanio, ke la lando elspezas maltro da mono por prepari militojn. Germanio en 2019 elspezis 1,4 elcentojn de la malneta enlanda produkto por armiloj kaj armeo. NATO postulas, ke post dek jaroj estu 2 elcentoj. Do, Germanio estas tro pacema lando.

3a de junio 2025 – Multaj politikisto nun postulas 5 elcentojn. Ĉu progreso?

5a de januaro 2026 – Kelkaj politikistoj postulas, ke Germanio havu la plej fortan armeon en Europo. Tio ne estas nova postulo, ĝi jam ekzistis en 1933. Ĉu la historio ripetiĝas?