La glaciero sur la plej alta monto de Germanio, Zugspitze, malaperas. Pro la varmigo de la klimato gxi malkreskas somere pli rapide ol gxi kreskas vintre.
Monat: Februar 2018
Biogaso en Germanio
Biogaso estas unu el la plej ekologiaj fontoj de energio – kondicxe ke oni uzas forjxetajxon por produkti gxin. La foto montas la internon de biogasa fermentejo. (c) Alfred Schubert
300 000 kilometroj per Lupo 3L
Weilheim, 2002-2019 – La aŭtoro veturis dum dek-sep jaroj 300 000 kilometrojn per Lupo 3L, kiu estis dum la 90aj jaroj la plej ŝparema aŭtomobilo produktata grandkvante. Ĝi bezonis 3,3 litrojn da dizela aux biodizela fuelo por veturi 100 kilometrojn. Foto: (c) Alfred Schubert
Informoj pri Pyongyang
Dum la 3a LUMINESK‘, la novjara kunveno de GEA (Germana Esperanto Asocio) en Haltern am See en norda Germanio, Dieter Rooke prezentis prelegon pri vojagxo al Norda Koreio. GEA jam planas la 4an LUMINESK‘, kiu okazos de la 27a de decembro gxis la 3a de januaro.
eRUDA en Weilheim
La veturado per elektraj veturiloj cxirkaux la lagon Ammersee eRUDA (= elektrisch rund um den Ammersee) partoprenis en 2017 preskaux 200 veturantoj. La eRUDA estas unu el la plej grandaj manifestacioj de la utileco de elektraj auxtomobiloj. La bildo montras la VW XL 1 en la centro de Weilheim. (c) Alfred Schubert
Akvo varmas, sed ne kvantas
La geotermia projekto en Weilheim (pronocu: Vajlhajm) eble ne realigxos. La proksimume 5000-metra borado liveris varmegan akvon, sed nur malgrandan kvanton. Pri aliaj uzoj – banejo aux forcejo – ankoraux ne estas decido. (c) Alfred Schubert
Disel-fuelo farita el ligno
La 1an de februaro 2018 la entrepreno UPM prezentis en Ausxburgo (Germanio) la novan disel-fuelon por auxtomobiloj „UPM BioVerno“. Gxi estas produktata el ligno. Kaj Husso (en la foto sidante en auxtomobilo farita el biomaterialo) informis la vizitanton pri la avantagxoj de la biobazitaj materialoj kaj fueloj. (c) Alfred Schubert
Auxtomobilo farita el ligno
La entrepreno UPM (Finnlando), kiu produktas materialojn el ligno, ekzemple paperon, prezentis la 1an de februaro 2018 en Auxgsburg (Germanio) auxtomobilon faritaj el biobazitaj plastaj materialoj. La avantagxojn de la novaj materialoj lauxdis interalie la bavara sxtata sekretario Josef Pschierer (maldekstre dum intervjuo). La disela motoro de la auxtomobilo uzas la biobazitan diselan fuelon „UPM BioVerno“ produktitan el ligno. (c) Alfred Schubert
Biobazitaj materialoj
La 1an de februaro 2018 okazis en Auxgsburgo (Germanio) konferenco pri biobazitaj materialoj, kiuj povas anstatauxi plastajn materialojn produktitajn el petrolo kaj natura gaso. La titolo de la konferenco estis „Holz ist Zukunft.“ (internacie: Ligno estas estonteco.) Gxin partoprenis ankaux la bavava sxtata sekretario Josef Pschierer (5a de maldekstre). (c) Alfred Schubert