ICE haltas en Weilheim

Ek de hodiaux, la 16an de decembro 2017, du rapidaj trajnparoj haltas en Weilheim (Vajlhajm). La ICE 1127 venas de Dortmund kaj veturas tra Essen Frankfurt, Munkeno kaj Weilheim al Garmisch-Partenkirchen. Posttagmeze gxi reveturas kiel ICE 620. La ICE 1507 veturas de Hamburgo tra Berlino, Leipzig, Erfurt, Bamberg, Munkeno kaj Weilheim ankaux al Garmisch-Partenkirchen. Gxi reveturas vespere kiel ICE 1504. En la bildo videblas la ICE 620 enveturante en la stacion de Weilheim.

Verduloj elektis kandidatojn

La verduloj de la voĉdona distrikto 131 (partoj de Weilheim-Schongau kaj de Garmisch-Partenkirchen) kunvenis la 4an de decembro 2017 en la kafejo „Hey Schaffner“ en Huglfing por elekti kandidatojn. Dr. Eckhard Stüber (maldekstre) kaj Andreas Krahl estas la  kandidatoj por la parlamentoj de Supra Bavario kaj de Bavario. La balotoj estos en 2018.