Antaŭlonge, mi renkontis en Greziljono viron, kiu aspektis multe pli juna ol sia vera aĝo; fakte li estis proksimume 60-jara, sed oni povus taksis lin 30-jara. Mi ne bone memoras pri la ĝusta epoko, tamen mi kapablas certigi, ke tio okazis antaŭ la jaro 2000; jen stranga ulo, kiu kantaĉis akompanante sin per gitaro, kiun li mezbone ludis. Li asertis, ke li alvenis tien por la unua fojo. Sed poste li alvenis al la Kastelo preskaŭ ĉiujare, krom en 2014, kiam li partoprenis al la Monda Kongreso en BonAero; iuj ĝojis aŭdi lin kanti, sed aliaj kritikis, dirante ke li tro ofte konfuzas inter trobadorado kaj traborado. Tamen li pliboniĝis iom post iom solvante, unu post la alia, ĉiun tiklan problemeton, kiu rilatis kun lia maniero distre esprimiĝi. La unuajn kantojn li „komponis“, tio signifas ke li imagis la muzikon kaj verkis la tekstojn en Esperanto en la franca, foje en la itala; poste li kantis kaj registris sin; kaj maljuna amikino skribis la muzikon, ĉar li ne kapablis fari tion. El tiu epoko, restas nur unu kanto, jen tango, kies titolo estas „Somero en Greziljono“, ĉar li detruis ĉion, kio ne plu plaĉis al li.
Kiel Lorenzo (tiel nomiĝas tiu ulo) solvis ĉion, kio unuavide aspektis nesolvebla? Por la muziko, li asociiĝis kun profesia muzikisto, Gilbert, por la kanto, pluraj gejunuloj partoprenis, sed ĉefe Mélanie, kies registradoj estis enpoŝtitaj daŭre dum pli ol 4 jaroj ĉe Jutubo-n; ili estas spekteblaj en tri lingvoj, nome Esperanto, la franca, kaj kelkaj en la itala. Rimarkinde estas la fakto, ke ĉio disvolviĝis ĝuste kaj reciproke, tiel ke neniu el la grupo ŝuldas ion al la alia; tamen, nuntempe, la junulino formigris al Aŭstralio por perfektiĝis… en la angla.
Sed ni ne perdiĝu plu tra flanka (tamen necesa) parentezo, kaj revenu ni al niaj ŝafoj, nome al tiu rejuniga fonto de Malnova Boĝeo (Vieil Baugé) ..