Letertagu en Uzbekio

Samarkandaj E-aktivuloj preparas la Internaciajn Letertagojn “Assalom, Uzbekio!” okaze de la 30-jariĝo de la ŝtata sendependeco de la Respubliko Uzbekio.
Estas atendataj gratulsalutleteroj kaj alispecaj materialoj. Same estos bonvenaj tiutemaj fotoj, desegnaĵoj, poemoj, kantoj, vojaĝimpresoj, gazetartikoloj ktp pri Uzbekio. La plej interesaj leteroj kaj aliaj laŭtemaj materialoj aperos en nialanda gazetaro.
Bonvolu sendi ĉion plejeble baldaŭ al: imps86@yahoo.com
La kontribuaĵoj estos akceptataj ĝis la 15-a de aŭgusto 2021, kvankam kelktempe la korespondaĵojn eblos enpoŝtigi ankaŭ post tiu ĉi dato.
ĈIUJ kontribuintoj ricevos respondon samkiel raporton pri la evento kaj koncernajn publikaĵojn.
Atendante viajn baldaŭajn reeĥojn, ni deziras al vi sanon, vivoptimismon kaj bonfarton!
Anatolij Ionesov, fondinto kaj prizorganto de “Samarkandiana”
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkand, Respubliko Uzbekio