Lavardac, la 26an de julio 2020 – Ni ricevis la jenan peton. „Je suis une petite nièce de Lucien Péraire et suis à la recherche de documents en lien avec lui car sa ville natale Lavardac souhaite l’honorer. Pour cela nous devons constituer un dossier afin d’appuyer le projet. Je me tiens à votre disposition. Cordialement. Hélène Peraire“ Se vi havas informojn pri Lucien Péraire, bonvolu sendi ilin al la redakcio de la retejo „zamenhof.club“. Ni trandonos ilin. La redakcio.
Peißenberg, la 18an de julio 2020 – Se vi veturas per elektra aŭtomobilo, vi nun havas ankaŭ en Peißenberg la eblecon ŝargi vian baterion. En la parkejo „Moosleiten“ en la mezo de Peißenberg apud la ĉefstrato estas la ŝargilo. Foto: Alfred Schubert
Peissenberg, la 18an de julio 2020 – Tiu vendisto en bazaro de uzitaj varoj uzis lingvan eraron por altiri klientojn. Anstataŭ skribi „Kauf ohne Gewähr“ (aĉeto sen garantio) li skribis „Kauf ohne Gewehr“. La pronoco estas sama, sed la signifo estas alia: aĉeto sen pafilo. Li uzis trukon, kion uzas multaj E-parolantoj. Ili „forgesas“ akusativo por provoki reagoj. Foto: Alfred Schubert