Weilheim, la 12an de marto 2021 – Dek jaroj post la katastrofo de Fukushima verduloj, socialdemokratoj kaj sindikatanoj kunvenis en la centra placo de Weilheim (Marienplatz) por revoki en la memoron la pli ol 10 000 mortintojn post la detruiĝo de reaktoroj en la japana atomcentralo. La parolantoj ankaŭ menciis la viktimon de Ĉernobilo. Teksto kaj foto: Alfred Schubert
En Germanio (kaj eble ne nur en Germanio) pli kaj pli oftas nepetitaj alvokoj de krimuloj. La alvokantoj diras, ke ili volas helpi al familiano de la alvokita persono, kaj ke ili bezonas monon por fari tion. Kelkaj diras ke ili estas policanoj aú bankistoj, kiu volas helpi „sekurigi“ la monon de la alvokita persono. La polico rekomendas, ne reagi, sed prefere tuj fini la interparoladon. Teksto kaj foto: Alfred Schubert