Raisting, la 28an de majo 2020 – La simbolo de Raisting, la „Radom“ (vidu supre) detruiĝis dum ŝtormo fine de februaro. Ĝis nun ne eblis instali novan kupolon (radomon). La anteno (sube, maldekstre) eble ricevos ĝin fine de la jaro. Fotoj: Alfred Schubert
Greziljono informas, ke la kursoj planitaj en julio ŝoviĝis al aŭgusto 2020-07-27/31: Verda Naturisma Semajno kun NOE kaj FFN 2020-08-02/09: la Verdaj Skoltoj tendumas kaj skoltumas 2020-08-03/13: 6a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve) 2020-08-03/14: 4a Maratona Esperanto-kurso dum 7 ĝis 11 tagoj 2020-08-10/14: 32a Konferenco post OSIEK «Naturo, Klimato, Scienco» 2020-08-17/27: 10a Festa Semajno por infanoj, adoleskuloj kaj familioj informoj: kastelo(ĉe)gresillon.org, aliĝoj: gresillon.org/aligho
Weilheim, la 16an de majo 2020 – En Weilheim denove okazis manifestacio por la liberecoj, kiujn garantias la „Grundgesetz“ (= konstitucio de Germanio). Venis 300 homoj por protesti kontraŭ la malpermesoj okaze de la kronvirusa pandemio. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 9an de majo 2020 – En Weilheim okazis manifestacio por demokratio. 150 personoj kolektiĝis de la 15a ĝis la 16a horo sur la centra placo „Marienplatz“ por esprimi sin favore al la germana konstitucio („Grundgesetz“). Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 8an de majo 2020 – La asocio „Runder Tisch für ein weltoffenes Weilheim“ (ronda tablo por malferma Weilheim) organizis memorkunvenon en la centra placo „Marienplatz“ de la urbo. Venis 45 personoj. La kunveno estis okaze de la fino de la tielnomata „dua mondmilito“. Ĝi estis la tria memorkunveno. La una okazis en 2005, la dua ein 2015. Fotoj: Alfred Schubert
Weilheim, la 2a de majo 2020 – En Weilheim jaŭde kaj sabate okazis du manifestacioj por liberecoj de la civitanoj dum la koronvirusa krizo. La organizantoj timas negativajn efikojn al la homo, ĉefe al infanoj, se ili devas resti hejme kaj ne plu havas sociajn kontaktojn. red./foto: Alfred Schubert