Estimataj legantoj de zamenhof.club, la retejo „zamenhof.club“ estas parto de tutmonda redakcia retejo, kiu aperigas mallongajn informojn pri aktualaj temoj en la internacia, franca, germana kaj angla lingvoj. Artikolojn kun detalaj informoj kaj altkvalitajn fotojn vi povas mendi ĉe la aŭtoroj. La redakcio LiebeBesuchervonzamenhof.club, die Seite „zamenhof.club“ ist Teil eines weltweiten Redaktionsnetzwerks, in dem Kurzinformationen über aktuelle Themen in Esperanto, Französisch, Deutsch und Englisch veröffentlicht werden. Ausführliche Artikel und hochauflösende Fotos können bei den Autoren und Fotografen bestellt werden. Die Redaktion
Weilheim, la 19an de aprilo 2020 – La Federacia Uniĝo Geotermio (Bundesverband Geothermie) subtenas la alvokon de Hans Joachim Schellnhuber. La fondinto kaj direktoro de la Potsdam-Instituto postulas justecon inter la generacioj en la batalo kontraŭ la klimatoŝanĝo. Geotermio laŭ Dr. Erwin Knapek (prezidanto de „Bundesverband Geothermie) povas kontribui al la protekto de la klimato. La foto montras geotermiborilojn uzitajn en Weilheim. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – La seka vertero sen nuboj en la ĉielo estas malbona por la naturo, sed bona por la produktado de elektra energio. La fotovoltaikaj paneloj en la regiono de Weilheim tagmeze produktas pli elektra energio ol bezonatas dum la koronvirusa krizo. Foto: arkivo de Alfred Schubert
Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – Pro la longdaúra sekeco mankas akvo en la „Stadtbach“ (enurba rivereto). Sub tiu manko de akvo suferas ne nur la naturo, sed ankaú la produktado de elektra energio. La generatoro en la centro de la urbo produktas nur trionon de la normala kvanto de elektra energio. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 20an de novembro 2020 – La membrokunveno 2021, kiu estas planita kadre de la 106a Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto, ne okazos, se UEA nuligos la UKon. Alfred Schubert, prezidanto de TEĴA
Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – Ne pluvis dum longa tempo en Weilheim. La sekeco komencas esti problemo. La herboj ne kreskas, la arboj ne portas foliojn. Normale ili jam devus esti verdaj. Foto: Alfred Schubert
Kiu profitas de la koronvirusa krizo? Kiu malprofitas? Laboristoj, kiu havas malpli da laboro, havas la „rajton“ ricevi malpli da mono. Posedanto de loĝejoj havas la rajton postuli la saman luprezon kiel antaúe, eĉ se luanta laboristo ne povas pagi ĝin nun. Tio bone montras, ke la krizo ne estas danĝero por la kapitalismo. Ĝi eĉ pli bone funkcias nun. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 13an de aprilo 2020 – Ĉu ĉiuj informoj pri la koronvirusa pandemio estas veraj? La respondon al tiu demandeola redakcio ne havas. Sed la asocio „Correctiv“ diras, ke ĝiaj sendependaj ĵurnalistoj kontrolas la faktojn. La adreso estas: correctiv.org. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 12a de aprilo 2020 – La strato tra Weilheim (de Munkeno al la Alpoj) estis malplena dum multe da tempo dum la Paska tago. Laú ordono de la registaro oni ne rajtas fari ekskursojn pro la Koron-virusa pandemio. Kromefiko de la pandemio (kaj de aliaj kaúzoj): la fuelo kostas malpli ol kutime. La prezo de diselo estas inter 1,05 kaj 1,10 eúroj/litro kaj benzino (super kaj E10) kostas inter 1,15 kaj 1,20 eúroj/litro. Tio estas 15 procentoj sub la nivelo antaú la pandemio. Foto: Alfred Schubert
Weilheim, la 12a de aprilo 2020 – La unua tago de la Paska festo estas la en Germanio ankaú la tago de la „paska promeno“. Posttagmeza la Weilheim-anoj kutimas promeni sude de la urbo en la regiono „Gögerl“, monteto, de kie oni vidas la Alpojn. Dum bela vetero oni vidas tie centojn da homoj. La pandemio de la Corono-viruso reduktis la kvanton de promenantoj je faktoro dek. Foto: Alfred Schubert