Zlatko Tišljar forpasis

(El: Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 905, 2020-09-09)
UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko TIŠLJAR (1945-2020), la 8-an de septembro en Zagrebo. Komence de aŭgusto la Komitato de UEA elektis Zlatkon TIŠLJAR kiel Honoran Membron de la Asocio, dum la unua reta kunsido de sia Ĝenerala Kunveno, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Zlatko TIŠLJAR, naskiĝinta la 19-an de majo 1945, forpasis 75-jaraĝa. Ekde 1962 li aktive kaj modele sin dediĉis al Esperanto, unue ĉirkaŭ Zagrebo kaj en la studentaj kaj junularaj rondoj, laborinte surkampe de TEJO, kaj ankoraŭ freŝe ĉi-jare, internacie, ĉefe en la eŭropa kontinento. Lian imponan biografion eblas koni ĉe nia gazetara komuniko pri lia honora membriĝo (uea.org/gk/898) aŭ ĉe la artikolo pri li en Vikipedio.