Ĉinio, Koreio, Japanio – Landoj similaj sed diferencaj

La konata aŭtoro Petr Chrdle verkis libron pri la tri orientaziaj landoj. En 250 paĝoj li ne nur donas faktojn pri la landoj, sed ankaŭ personajn impresojn. La lukse farita libro enhavas multajn fotojn, kiujn mem faris la aŭtoro. Nepre leginda – kaj spektinda!
Petro Chrdle: Ĉinio, Koreio, Japanio – Landoj similaj sed diferencaj. Eldonejo KAVA-PECH, CZ-25229 Dobřichovice, ISBN 978-80-88326-24-3