Helpu en Afriko

Goma, oktobro 2020 – „Ni estas anoj de ANF (Asocio Nova Familio), prizorgante la infanajn georfojn en la urbo Goma. Ĉar ni scias ke estas ofte malriĉuloj kiuj helpas al pli malriĉaj, tial ni petas al vi bonvolu tralegi kun la amaj koroj tiun-ĉi petmesaĝon nian. Do, kion ni celas?  Nun la georfoj kiuj ni prizorgas komencos la novan studjaron 2020/2021. Tio postulas ke ĉiu havu sian kompleton de lernajaj materialoj (kajerojn, sakon, krajonojn, uniformon, ŝuojn, ktp) . Ni buĝetis pri tio, feliĉe post disendadoj, afiŝoj da petmesaĝoj niaj tie kaj jene, ni sukcesis jam akiri ian sumon, sed ne atingis nian buĝeton, do nun ni petas kaj bezonas 2796 $ por kovri tiun buĝeton nian celante pri la aĉetadoj de la lernajaj materialoj.“ Nome de ANF kaj georfoj: Augustin KAKOZWA, kontaktadreso: augukako(ĉe)gmail.com.

Nova elsendo el Svislando

Zuriko, la 7an de novembro 2020 – Komencis nova elsendo el Svislando: „Saluton Mondo – Hallo Welt! “ je kanalo „Kanal8610“. En la elsendo Dietrich Weidmann instruas Esperanton kaj informas pri la apliko de la internacia lingvo. (red.)

CED REORGANIZIĜAS

La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la movado.
En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado.
CED nun konsistas el Konsilantaro, kiun nomumas la Estraro de UEA. En ĉi tiu momento, tiu Konsilantaro konsistas el jenaj homoj: Xavi Alcalde, Irene Caligaris, Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar Rao, Orlando E. Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey Tonkin kaj Bernhard Tuider.
El inter la anoj de la Konsilantaro, Fettes kunmetis malgrandan estraron kun respondeco pri kvin ĉefaj agadkampoj, jene:
1. Esperantologio kaj interlingvistiko – Guilherme Moreira Fians (Esperantologiaj Konferencoj, revuo “Esperantologio”)
2. Lingvopolitiko, precipe en internacia/interŝtata kadro – Michele Gazzola (LPLP, Nitobe-simpozioj)
3. Universitataj studprogramoj (pri Eo kaj rilataj temoj) – Angela Tellier (precipe kunordigo de projektoj por subteni/disvastigi tiajn programojn)
4. Bibliotekoj – Orlando Raola (unuavice Biblioteko Hodler; krome kunlaboro inter E-bibliotekoj ĝenerale)
5. Terminologio – ankoraŭ vaka (rilatoj de UEA kun TermNet, Infoterm; terminologia trejnado)
La bulteno „Informilo por Interlingvistoj” estas komuna informilo pri ĉiuj tiuj kampoj. Nuntempe ĝin redaktas Angela Tellier kun subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation). La t.n. CED-Fonduso, same subtenata de ESF, donas modestajn subvenciojn por projektoj sur tiuj kampoj (unuavice Kampo 1). Pri la rilatoj inter ESF kaj CED Fettes mem zorgos, estante samtempe estrarano de ESF; Raola, kiel ano de la Estraro de UEA, zorgos pri ĝiaj rilatoj kun CED.
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 914, 2020-11-03