La redakcio de „El Popola Ĉinio“ havas novan adreson: elpopolachinio@126.com. La supra bildo montras malnovan gazeton el la jaro 1974.
Monat: August 2017
zamenhof.club fondita
Karaj parolantoj de la Internacia Lingvo,
honore al unu el la plej elstaraj homoj, la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, mi kreis klubon, kiu havas lian nomon: la „zamenhof.club“. La nomo de la klubo estas samtempe la adreso de la retpaĝo, kiu estas la senlima komunikilo de la klubo. Membroj de la klubo povas esti nur seriozaj homoj, kiuj parolas Esperanton, kaj kiuj volas komuniki kun aliaj seriozaj homoj pri seriozaj temoj. Por malebligi al malseriozaj homoj fuŝi la paĝon, ne eblas rekte publikigi komentojn. Sed vi povas sendi komentojn al la redaktoro. Sendu!
Alfredo
redaktoro
Rejuniga akvo en Vieil Baugé, Francio
Ĉe varma akvo-fonto en Vieil Baugé renkontiĝis en Juli 2017 pluraj gastoj de la kastelo Grésillon, por testi la rejunigan forton de la akvo venanta el la tero sub la sankta preĝejo kun la tordita turo.
Kastelo Grésillon
La kastelo Grésillon ofertas staĝojn por junuloj, plenkreskuloj, familioj kaj alternativuloj. La programo troviĝas je gresillon.org.
Luminesk‘ – jarfina aranĝo en Germanio
La 3a Luminesk‘ okazos en Haltern am See, en norda Germanio. Ĝi komencas la 27an de decembro 2017 kaj finiĝas la 3a de januaro 2018. Se vi volas kontribui al la programo, legu luminesk.de.