Mietek Pemper

Aŭgsburgo, la 7an de junio 2020 – Antaŭ 9 jaroj mortis la honora civitano de Aŭgsburgo Mietek Pemper. Pemper skribis „Schindlers Liste“. Laŭ liaj memoroj Steven Spielberg produktis la samnoman filmon. La Foto montras lin okaze de momorceremonio por la kontraŭ-nazia batalanto d-ro Max Joseph Metzger: (de maldekstre): Jomo Ipfelkofer, la BELO-reprezentanto Fritz Hilpert, Mietek Pemper kaj Heinz Steiger.

Germanio – tro pacema lando

Germanio, la 6an de junio 2020 – La ĝenerala sekretario de NATO, Jens Stoltenberg, riproĉas al Germanio, ke la lando elspezas maltro da mono por prepari militojn. Germanio en 2019 elspezis 1,4 elcentojn de la malneta enlanda produkto por armiloj kaj armeo. NATO postulas, ke post dek jaroj estu 2 elcentoj. Do, Germanio estas tro pacema lando. Simbolfoto: Alfred Schubert

Retseminario pri geotermio

Germanio, la 6an de junio 2020 – La 19an de junio, 10a horo, fakuloj pro geotermio de la „Bundesverband Geothermie“ informas en retseminario pri planado de geotermiaj instalaĵoj. La programo de la serio troviĝas je „geothermie.de/insights“. Informoj pri la kongreso estas je „der-geothermiekongress.de“.

Retprelegoj pri subvencioj

Bavario, la 6an de junio 2020 – La „Verbraucherzentrale Bayern“ ofertas ret-prelegojn pri subvencioj por posedantoj de domoj, kiuj volas modernigi la hejtadsistemon kombinante ĝin kun utiligo de sunenergio. La prelegoj okazos la 16an de junio, 18a-19.30a horo, la 18an de junio, 17.30a-18.15a horo kaj la 23an de junio, 18a-19a horo. La adreso por aliĝi estas: verbraucherzentrale-energieberatung.de/beratung/online-vortraege