Antaŭ50 jaroj komencis nova epoko de komunikado en Weilheim. La 20an de novembro la DLR komencis la konstuadon de la antenoj por komunikado kun satelitoj en la apudurba regiono Lichtenau. Hodiaŭ estas proksimume 1400 aktivaj satelitoj, kiu flugas ĉirkaŭ la teron.
Monat: November 2017
La mueliloj revenas
La „Stadtwerke Weilheim“ instalis en 2016 generatoron al malnova akvo-muelilo en la kanalo de la Stadtbach (enurba rivereto). Ĝi produktis ĝis oktobro 2017 26000 kWh da elektra energio. La entreprenoj ankaŭ havas ventogeneratoron kaj fotovoltaikajn instalaĵojn.
Sion prezentita en Vajlhajm
La munkena firmao „Sono Motors“ prezentis de la 24a ĝis la 26a de novembro en Weilheim (Vajlhajm) prototipon de la aŭtomobilo „Sion“. Ĝi estas elektra veturilo kiu povas veturi ĝis 30 kilomrtrojn tage per sunenergio. Por pli longaj distancoj ĝi havas baterion. Informoj pri Sion estas en la retejo „Sonomotors.com“. red
Hoher Peissenberg
Sur la pinto de la monto „Hoher Peissenberg“ troviĝas tri gravaj konstruaĵoj videblaj de fore. Televid-turo (maldekstre), katolika preĝejo konstruita antaŭ pli ol 500 jaroj (meze), kaj meteorologia instituto, kie sciencistoj pristudas la altmosferon. La radar-kupolo estas videbla dekstre.
Du unikaĵoj apud Vajlhajmo
Apud Vajlhajmo (germane: Weilheim) troviĝas la teknika monumento „Radom“. Sub la blanka kupolo (maldekstre) troviĝas la anteno, kiu antaŭ 50 jaroj ebligis la unuan transatlantikan telefonoadon kaj televidon. Nun la itala firmao ENEL boras truon (borilo videblas dekste) por uzi la varamon de la subtero por produkti elektran energion. Ĝi devus fariĝi la plej granda energicentralo en Germanio, kiu uzas kiel energifonto la varmon de la tero.
Lions-klubo festis du festojn
La Lions-klubo Weilheim-Ammersee festis du festojn samtempe. La klubo estas 50-jara kaj Lions International estas 100-jara. Okaze de la festo la pentristino Astrid Stöppel (dekste, kun la klub-prezidanto Thomas Orbig) donacis pentraĵon por aŭkcio. Membro de la klubo aĉetis ĝin por 1050 eŭroj. La klubo uzos la monon por komunutilaj celoj.
Nova HLF 20 en Pähl
La fajrobrigado de Pähl havas novan veturilon HLF 20. La veturilo, kiu kostis 427 000 eŭrojn, estas speciale ekipita por savi personojn el aŭtomobiloj post akcidentoj.
Hoher Peissenberg glitas
La suda flanko de la monto „Hoher Peissenberg“ donove komencis gliti. La problemo jam estis antaŭ 15 jaroj. La grundo de la 500-jara preĝejo ankoraŭ estas stabila.
Mejloŝtono memorigas romian straton
En Weilheim estis starigita „mejloŝtono“ por memorigi la romian straton, kiu ligis Romon kun Augusta vindelicorum – nuntempe konata kiel Augsburgo. En la dekstra parto de la bildo videblas (de maldekstre) Ulrike Seeling (estrarino de la asocio „Verein zum Erhalt des Oberlands“), vilgaĝestro Korbinian Steigenberger (Wielenbach), vilaĝestro Martin Höck (Raisting) kaj d-ro Joachim Heberlein (verkanto de al teksto de la mejloŝtono).
Dominik Streit kandidatiĝas por bavara parlamento
Dominik Streit estis elektata kandidato de la SPD (social-demokratia partio) por la bavara parlamento en la kunveno de delegitoj en Penzberg la 21an de oktobro 2017. La balotoj estos en 2018.