La suno neniam malaperas

La 14an de aprilo 1917 L. L. Zamenhof mortis en Varsovio. Jam kvin jaroj antaúe lia verko, la Lingvo Internacia, „konkeris“ la mondon.

„Nous avons déjà dit que maintenant, dans le monde de l’espéranto, le soleil ne se couche jamais.“ (Adam Zakrzewski, Historio de Esperanto 1887-1912)

Enketo

UNESKO faras enketon – UEA alvokas partopreni

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.

UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton plenigi la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto aŭ mallonge: bit.ly/enketounesko2021. Ĉiuj Esperanto-organizoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn por instigi esperantistojn partopreni. La enketado finiĝos en la fino de aprilo.

Por doni nian kontribuon kaj influon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: kiel edukado povas esti uzata por formi la futurojn de la homaro kaj la planedo: kio devas esti memorata kaj kio devas esti akcentita pri ĉi tiuj du aferoj. UEA invitas talentajn esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao kaj al la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko François Lo Jacomo antaŭ la 20-a de aprilo 2021. (…)

Atentu: Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”.

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 943, 2021-04-10
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Pri la mono

Gérard Foucher verkis libron pri la funkciado de la mon-sistemo. Malgraú la stranga titolo – ne temas pri sekreto, sed pri funkcio – indas legi la libron. Ĝi nur estas en franca lingvo. La redakcio

Atentu!

La polico informas, ke krimuloj volas trompi vin en via hejmo.
Vi povas eviti problemojn, se vi ne permesas al fremduloj eniri vian logxejon.

Ne petataj „gastoj“ ofte diras, ke ili bezonas vian helpon, venas por kontroli aux repari ion en via logxejo. Sed ili nur volas eniri por prisxteli vin. La polico rekomendas ke vi voku la polican numeron 110 por peti helpon, se vi havas problemojn tiurilataj.

La 17 celoj de UN

La nova gvidlibro mendeblas nun.

Humphrey Tonkin, Rakoen Maertens (red.):
Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj

Antaŭ vi troviĝas gvidilo al la Deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La Celoj, kune kun siaj subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga strategio de UN dum la periodo 2015-2030.
Tiu ĉi gvidilo celas informi vin pri la celoj kaj doni sugestojn pri kiel vi kaj viaj esperantistaj kolegoj kaj konatoj povas engaĝiĝi en kunlaboro por realigi ilin.
Ni petis deksep homojn kun apartaj kvalifikoj prezenti en tiu ĉi gvidilo la deksep celojn. Kun ilia helpo, ni ankaŭ kunmetis etan kolekton de ideoj pri la manieroj laŭ kiuj vi povos kunlabori en realigo de la Celoj kaj utiligi viajn unikajn kontaktojn tiurilate.
Produktinformoj: 114 paĝoj, 21,5 x 14,0 cm, glue bindita, Eldonejo Mondial, Nov-Jorko, Eldonjaro 2020. La libro mendeblas ĉe „esperanto-buecher.de“.