
Auch 2025 gibt es wieder zahlreiche Veranstaltungen, bei denen man internationales Flair und eine ebensolche Sprache genießen kann. Hier eine kleine Auswahl. Weitere Informationen finden sich bei „eventaservo.org“. Im Foto: Zamenhof-Club-Redakteur Alfred Schubert bei der Testfahrt eines Autos für den Urlaub.)
La franca landa kongreso okazos de la 7a ĝis la 9a de junio 2025 (Pentekosta semajnfino) en la urbo Nantes. Riĉa programo pri la temo «Vojaĝo»: prelego de Istvan Ertl pri Jules Verne; vizito de lia muzeo; prelego de Pascal Dubourg Glatigny pri la Lucien Peraire, kiu biciklis sur la reloj de transsiberia fervojo en la 1930aj jaroj; vizito al la ekzotika giganta mekanika Elefanto, jam imagita de Jules Verne. Tritaga postkongreso eblas en la apuda kastelo Grezijono.
74a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo de la 4a ĝis la 7a de julio 2025 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo/Sarlando/Germanio.
BET-59 La 59aj tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Litovio la 5-13an de Julio 2025, ĉi-foje en Kaunas, en la universitato Vytautas La Granda, kiu kaj Monda Centro de Litovoj estas kunorganizantoj.
La 58a ILEI-kongreso okazos en Beogrado, 19a-26a de julio 2025, poste buskaravano al UK en Brno. La ĉeftemo estos artefarita intelekto kaj lingvolernado, la kongresejo troviĝas en la centro de la urbo.
La 110a UK (Universala Kongreso de Esperanto) okazos en Brno, 26a de julio ĝis 2a de aúgusto.
Ĉu vi volas fariĝi ĵurnalisto?
De la 19a ĝis la 21a de novembro, en Pizo, okazos metiseminario gvidata de Marco Gasperetti, eminenta ĵurnalisto de Corriere della Sera kaj instruisto pri ĵurnalismo ĉe la Universitato de Pizo, kaj de la redaktoro de la revuo Monato Massimo Ripani. Ĝi estas adresita al junuloj, kiuj volas akiri kapablojn en ĵurnalismo kaj komunikado, kaj havos praktikan aliron: verkado de artikoloj, la arto intervjui, redaktado de pres-komunikoj, administrado de sociaj retoj. Poste okazos de la 21a ĝis la 23a de novembro, en la sama loko, de la tradicia ZAT (Zamenhof Aranĝo Toskana), organizita de la esperantista grupo de Pisa kaj Lucca. Pli da informoj haveblas je feisegreteria@esperanto.it – esperanto@edistudio.it (laú informo de Bruĉjo Kasini, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio)