Zukunftsmarkt der Solarindustrie

München – Auf der Intersolar 2026, die vom 23.–25. Juni 2026 in München stattfand, wurde Indien als „der Zukunftsmarkt für die Solarindustrie“ vorgestellt. Dort lag der Zubau 2025 bei 37,5 Gigawatt, was einem Anstieg von 50 Prozent im Vergleich zum Vorjahr bedeutet. Für das Jahr 2026 wird mit einem Zubau von 45 bis 50 Gigawatt gerechnet. Damit könnte das bevölkerungsreichste Land zum zweitgrößten Solarmarkt weltweit aufsteigen – hinter China und vor den USA. (red., nach einer Pressemeldung der Messeveranstalter)

Munkeno – Ĉe la foiro Intersolar 2026, okazinta en Munkeno de la 23-a ĝis la 25-a de junio 2026, Barato estis prezentita kiel „la estonta merkato por la sunenergia industrio“. La aldonoj de nova kapacito en 2025 sumiĝis al 37,5 gigavatoj, kio reprezentas kreskon de 50 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Por 2026 oni prognozas aldonojn de 45 ĝis 50 gigavatoj. Tio povus ebligi al la plej loĝata nacio de la mondo fariĝi la dua plej granda sunenergia merkato tutmonde – post Ĉinio kaj antaŭ Usono. (Redakcio, surbaze de gazetara komuniko de la foiraj organizantoj)

Munich – Lors du salon Intersolar 2026, qui s’est tenu à Munich du 23 au 25 juin 2026, l’Inde a été présentée comme « le marché d’avenir de l’industrie solaire ». Les nouvelles capacités installées en 2025 ont atteint un total de 37,5 gigawatts, soit une augmentation de 50 % par rapport à l’année précédente. Pour 2026, des ajouts de 45 à 50 gigawatts sont prévus. Cette dynamique pourrait permettre au pays le plus peuplé du monde de devenir le deuxième marché solaire mondial, derrière la Chine et devant les États-Unis. (Rédaction, d’après un communiqué de presse des organisateurs du salon)

Svisaj Esperanto-Tagoj 2027

Domo en La Chaux-de-Fonds. Foto: SES

La Chaux-de-Fonds – La Svisa Esperanto-Societo (SES) invitas al la Svisaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 6a-9a de majo 2027 en La Chaux-de-Fonds okaze de la fakto, ke la urbo estos dum 2027 la unua svisa kultura ĉefurbo. Pli da informoj troveblas je „www.lcdf27.ch“. (red. laú informo de SES)

La Chaux-de-Fonds estas nekutima urbo
Iusence ĝi devias de la “normaleco”. Pli pro tradicio ol pro moda konscio
ĝi flegas la emon al ekzakta laboro, intima ligo kun la naturo, grandaj
idealoj kaj kreemo – do al veraj homaraj valoroj. Tie ĉi sur alteco de 1000
metroj vivas ĉirkaŭ 38’000 loĝantoj. Sian pasintecon ĝi ne ŝuldas al
potencaj regantoj aŭ militistoj, sed al pacemuloj, idealistoj, kuraĝaj
pioniroj kaj al kelkaj geniuloj. Horloĝfarado estas ĝia motoro.
La Chaux-de-Fonds estas samtempe nova kaj historia urbo
La arkitektura kerno de la urbo estas menciinda raraĵo el la 19a jarcento.
En 1984 la svisa registaro decidis protekti ĝin kiel savindan tuton de
konstruaĵoj. Estas klare videblaj diversaj arkitekturaj tendencoj, kiuj
karakterizas la 19an jarcenton kaj la komencon de la 20a jarcento. La
Chaux-de-Fonds estas la sola urbo en Svislando konstruita laŭ la stilo “Art
Nouveau” (Arto Nova). UNESKO substrekis la valoron de ĝia
urbodezajnado por horloĝindustrio per enskribado de la urbo en sia listo
de kulturaj mondheredaĵoj en 2009. (red., laú informo de Mirejo Grosjean)