Venu al Francio

Greziljono informas, ke la kursoj planitaj en julio ŝoviĝis al aŭgusto
2020-07-27/31: Verda Naturisma Semajno kun NOE kaj FFN 
2020-08-02/09: la Verdaj Skoltoj tendumas kaj skoltumas
2020-08-03/13: 6a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve)
2020-08-03/14: 4a Maratona Esperanto-kurso dum 7 ĝis 11 tagoj
2020-08-10/14: 32a Konferenco post OSIEK «Naturo, Klimato, Scienco»
2020-08-17/27: 10a Festa Semajno por infanoj, adoleskuloj kaj familioj
informoj: kastelo(ĉe)gresillon.org, aliĝoj: gresillon.org/aligho

Kronviuso en Weilheim – 8

Weilheim, la 16an de majo 2020 – En Weilheim denove okazis manifestacio por la liberecoj, kiujn garantias la „Grundgesetz“ (= konstitucio de Germanio). Venis 300 homoj por protesti kontraŭ la malpermesoj okaze de la kronvirusa pandemio. Foto: Alfred Schubert

Manifestacio por demokratio

Weilheim, la 9an de majo 2020 – En Weilheim okazis manifestacio por demokratio. 150 personoj kolektiĝis de la 15a ĝis la 16a horo sur la centra placo „Marienplatz“ por esprimi sin favore al la germana konstitucio („Grundgesetz“). Foto: Alfred Schubert

75 jaroj paco

Weilheim, la 8an de majo 2020 – La asocio „Runder Tisch für ein weltoffenes Weilheim“ (ronda tablo por malferma Weilheim) organizis memorkunvenon en la centra placo „Marienplatz“ de la urbo. Venis 45 personoj.
La kunveno estis okaze de la fino de la tielnomata „dua mondmilito“. Ĝi estis la tria memorkunveno. La una okazis en 2005, la dua ein 2015. Fotoj: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 7

Weilheim, la 2a de majo 2020 – En Weilheim jaŭde kaj sabate okazis du manifestacioj por liberecoj de la civitanoj dum la koronvirusa krizo. La organizantoj timas negativajn efikojn al la homo, ĉefe al infanoj, se ili devas resti hejme kaj ne plu havas sociajn kontaktojn. red./foto: Alfred Schubert

Nur für Ilo-Sprecher

Liebe Besucher von zamenhof.club,
Diese Seite ist nur für User bestimmt, die die internationale Sprache „Esperanto“ sprechen. Wenn dies bei Ihnen nicht der Fall ist, verlassen Sie diese Seite bitte. Wenn Sie weiterlesen besteht die Gefahr, dass Sie Inhalte bekommen würden, die gar nicht für Sie bestimmt sind, da Esperanto für sprachbegabte Menschen leicht verständlich ist. Die Redaktion

Geotermio gravas

Weilheim, la 19an de aprilo 2020 – La Federacia Uniĝo Geotermio (Bundesverband Geothermie) subtenas la alvokon de Hans Joachim Schellnhuber. La fondinto kaj direktoro de la Potsdam-Instituto postulas justecon inter la generacioj en la batalo kontraŭ la klimatoŝanĝo. Geotermio laŭ Dr. Erwin Knapek (prezidanto de „Bundesverband Geothermie) povas kontribui al la protekto de la klimato. La foto montras geotermiborilojn uzitajn en Weilheim. Foto: Alfred Schubert

Sunenergio en Weilheim

Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – La seka vertero sen nuboj en la ĉielo estas malbona por la naturo, sed bona por la produktado de elektra energio. La fotovoltaikaj paneloj en la regiono de Weilheim tagmeze produktas pli elektra energio ol bezonatas dum la koronvirusa krizo. Foto: arkivo de Alfred Schubert

Sekeco: malpli da elektro

Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – Pro la longdaúra sekeco mankas akvo en la „Stadtbach“ (enurba rivereto). Sub tiu manko de akvo suferas ne nur la naturo, sed ankaú la produktado de elektra energio. La generatoro en la centro de la urbo produktas nur trionon de la normala kvanto de elektra energio. Foto: Alfred Schubert

Kunveno 2020 ne okazos

Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – La membrokunveno 2020, kiu estis planita kadre de la 105a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, ne povas okazi pro la nuligo de la UK. La venonta kunveno estos en 2021 en Belfasto. Alfred Schubert, prezidanto de TEĴA