Geotermio gravas

Weilheim, la 19an de aprilo 2020 – La Federacia Uniĝo Geotermio (Bundesverband Geothermie) subtenas la alvokon de Hans Joachim Schellnhuber. La fondinto kaj direktoro de la Potsdam-Instituto postulas justecon inter la generacioj en la batalo kontraŭ la klimatoŝanĝo. Geotermio laŭ Dr. Erwin Knapek (prezidanto de „Bundesverband Geothermie) povas kontribui al la protekto de la klimato. La foto montras geotermiborilojn uzitajn en Weilheim. Foto: Alfred Schubert