Rejuniga fabelo – parto dua

Rejuniga fabelo (parto dua)
(Resumo de la unua parto: En Greziljono mi ofte renkontis ulon, kiu daŭre aspektis pli juna ol sia vera aĝo …)
Antaŭ du jaroj mi aŭdacis demandi lin pri tiu preciza afero;
li dankis, sed ridetis kaj diris  ke nun, malgraŭ la aspekto, la veran aĝon li sentas, ekzemple kiam li estas laca. Tamen, li aldonis: „ĉu vi rimarkis ke, statistike, tiuj, kiuj ofte parolas Esperanton, fartas pli bone ol la aliaj?“
Tia respondo perpleksigis min, tial mi ne demandis plu …
Sed antaŭ kelkaj monatoj, nome en julio 2017, mi lin retrovis en Greziljono.
La etoso estis tre varma dum tiu kunveno, kaj ankaŭ la vetero, sed ne tro …
Do, iun tagon okazis piedira migrado ĉirkaŭ Malnova Boĝeo (Vieil Baugé);
se mi bone memoras, ni estis proksimume dek personoj. Dum tiu paŝado, mi malkovris lavej-fontanon, tre bone prizorgata. Tiam okazis io stranga: Lorenzo sen-vestis sin ĝis kiam li troviĝis pli malpli „bankostume“,
kaj enpaŝis en la Fontanon, kie li vadis ĝis genue.
Tiam li petis, ke oni fotu lin…
Bedaŭrinde neniu en la ĉeestanta grupo havis ion por foti; tamen, ni sciis, ke iu malfruinto havas tabledon (nek tableton, nek vaskan tabledon, kiel la antikvaj romianoj). Tial ni atendis tiun, kaj fotaĵoj estis faritaj, sed ili perdiĝis …
Poste, dum distra vespero, Lorenzo ŝerce klarigis ke tiu fonto estas rejuniga,
kaj ke, ĉiujare, (tamen kaŝe kaj dumnokte) li vadis en ĝi dum kelkaj minutoj;
Unu ĉeestanto tuj demandis:
– Kial do vi malkaŝas tion nur hodiaŭ vespere?
– Unue ĉar antaŭe mi ne estis certa pri la rilatoj inter kaŭzo kaj efiko, due
ĉar mi sentas en mi mem, ke alvenis la tempo riveli la sekreton.
Alia demandis plu:
– Ĉu vi opinias, ke tiu mirakla akvo eternigus la vivon?
– Tute ne, sed, per ĝia bonfaro vi vivos tre longe kaj bone fartos.
– Tutcerte vi eĉ mortos en stato de bona sano, moketis iu alia …
Postfino (epilogo):
– Laŭ vi, ĉu tiu rakonto entenas iom da vero?
– Eble jes, eble ne…
– Jen tipa normanda respondo, dirus franclingvano