Die Zukunft heißt Gleichstrom – Estonte nur rekta korento

Die energetische Versorgung mit Gleichstrom ist ein wichtiger Hebel für mehr Energie- und Ressourceneffizienz in Fabriken. Den Beweis möchte die Firma „Lapp“ in ihrem Werk im französischen Forbach antreten. Dort soll in den nächsten Jahren eine neue Halle mit Gleichstrom ausgerüstet werden. (konstruktionspraxis.vogel.de vom 13.11.2024, Quelle: U.I. Lapp GmbH)

La uzo de rekta korento altigas la efikecon de elektra energio en fabrikoj. Tion volas pruvi la entrepreno „Lapp“ en sia fabriko en la franca urbo Forbach. Lapp volas tie instali reton por rekta korento. (konstruktionspraxis.vogel.de de la 13a de novembro 2024, fonto: U.I. Lapp GmbH)

Glacio malaperas – Ende des Eises

Glacio sur la monto Zugspitze. Ankaŭ ĝi malaperos. Foto: Alfred Schubert

Ekde jarmilo glacio kovras la arktan oceanon. Sed jam en la jaro 2027 tiu glacia kovraĵo povus malaperi dum unu tago. Ne daŭros tre longe: Temas pri unu tago, eble pri kelkaj tagoj, dum kiuj la arkta oceano estos unuafoje praktike senglacia. Post plej malfrue kelkaj semajnoj estos formiĝinta nova glacia kovraĵo sed tio ne forgesigos la eventon: La satelitaj bildoj de blua arkta oceano verŝajne eniros kiel impresa dokumentaĵo de la klimata ŝanĝo en la historion. Kaj eble tute ne plu daŭros tiel longe, ĝis tio okazos. (laŭ retradio)

Es wird wärmer. Bereits im Jahr 2027 könnte es sein, dass es in der Arktis einen eisfreien Tag gibt. (Red., nach einem Beitrag von „retradio“)

Sunenergio en Pakistano – PV in Pakistan

Foto-elektraj paneloj sur tegmento de stokejo. Foto: Alfred Schubert

La plivastigo de la ĉerpado de sunenergio en Pakistano estas komparebla kun eksplodo: Jam nur en la jaro 2024 la lando plialtigas sian sunenergian kapaciton laŭ takso je 17 GW – tio korespondas al pli ol triono de la entuta kapacito de la produktado de elektro. Tion ebligas tre malmultekosta sunkapta teknologio el Ĉinio kiu estas importata en la landon. La evoluanta lando Pakistano apartenos apud la grandaj riĉaj ekonomioj kiel Ĉinio, Usono kaj Germanio al la gvidantaj landoj rilate al la instalado de sunenergiaj instalaĵoj. (red., laŭ retradio)

In Pakistan wurden 2024 rund 17 Gigawatt an PV-Leistung zugebaut. Dazu hat unter anderem der Import von kostengünstigen Modulen aus China beigetragten. Damit gehört Pakistan nach China, den USA und Deutschland zu den führenden Ländern in diesem Bereich. (Red., laut retradio)

Geothermiekongress in Frankfurt

Mit diesem Gerät wird nach Erdwärme gebohrt. (Foto: © Alfred Schubert)

Berlin – Der 1991 gegründete Bundesverband Geothermie e.V. (BVG) ist ein Zusammenschluss von Unternehmen und Einzelpersonen, die auf dem Gebiet der Erdwärmenutzung in allen Bereichen der Forschung und Anwendung tätig sind. Er organisiert den jährlichen Geothermiekongress DGK ebenso wie Workshops zu aktuellen Themen und ist Herausgeber der Fachzeitschrift „Geothermische Energie“ sowie weiterer Informationsmaterialien. (red.)