
Journalisten arbeiten weltweit über das Internet. Foto: Alfred Schubert
De la 19a ĝis la 21a de novembro 2025, en Pizo, okazos Metiseminario dediĉita al tiuj, kiuj interesiĝas pri la profesio de ĵurnalisto.
La seminario estos gvidata samtempe de Marco Gasperetti, eminenta ĵurnalisto de Corriere della Sera kaj instruisto pri ĵurnalismo ĉe la Universitato de Pizo, kaj de Massimo Ripani, redaktoro de la esperantlingva revuo Monato, respondeca direktoro de la revuo L’Esperanto, oficiala organo de FEI, kaj kunordiganto de la Gazetara Oficejo de la Itala Esperantista Federacio. Ĝi estas adresita al junuloj, kiuj volas akiri kapablojn en ĵurnalismo kaj komunikado, kaj havos praktikan aliron: verkado de artikoloj, la arto intervjui, redaktado de pres-komunikoj, administrado de sociaj retoj.
Ĉi tiu Metiseminario pri ĵurnalismo estos sekvata, de la 21a ĝis la 23a de novembro, en la sama loko, de la tradicia ZAT (Zamenhof Aranĝo Toskana).
Pliaj informoj de: feisegreteria@esperanto.it, esperanto@edistudio.it
(Red. laŭ informo de Bruĉjo Kasini, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio)
Vom 19. bis 21. November 2025 findet in Pisa ein Journalismus-Seminar statt, das von Marco Gasperetti vom Corriere della Sera, der an der Universität von Pisa Journalismus lehrt, und vom Monato-Redakteur Massimo Ripani geleitet wird. Es richtet sich an Jugendliche, die sich für Journalismus interessieren.
Anschließend findet vom 21. bis 23. November am gleichen Ort die traditionelle Veranstaltung ZAT (Zamenhof Aranĝo Toskana) statt.
Nähere Informationen von: feisegreteria@esperanto.it und esperanto@edistudio.it
(Red. laut einer Information von Bruĉjo Kasini)



