
Vor 5 Jahre trat der erste Fall von Covid 19 in Deutschland auf, in der Nähe des Ammersees. Die Redaktion berichtete damals in der Internationalen Sprache laufend über das Geschehen. Hier eine kurze Zusammenfassung.
Antaŭ 5 jaroj estis registrata la una kazo de „Covid 19“ en Germanio, je la lago Ammersee en Bavario. La redakcio tiam informis pri la evoluo de la situacio. Jen mallonge la informoj.
La komenco de la pandemio en Weilheim/Supra Bavario/Germanio
Weilheim, 12a de aprilo 2020 – Pro la pandemio de la Corono-viruso multaj homoj aĉetis pli ol ili bezonas nun, ĉar ili timas, ke ili estonte ne plu havos la eblecon aĉeti. Nun kelkaj produktoj komplete ne plu haveblas en Weilheim. Nutraĵoj estis haveblaj en normala kvanto ĝis la Paska Festo (12a de aprilo).
La ĉielo super Weilheim estas pli pura ol normale. Normale oni vidas en la cielo multajn striojn de kondens-akvo produktita de la motoroj de aviadiloj. Hodiaŭ oni vidis dum tri horoj (13a horo – 16a horo) nur du aviadilojn.
La unua tago de la Paska festo estas la en Germanio ankaŭ la tago de la „paska promeno“. Posttagmeze la Weilheim-anoj kutimas promeni sude de la urbo en la regiono „Gögerl“, monteto, de kie oni vidas la Alpojn. Dum bela vetero oni vidas tie centojn da homoj. La pandemio de la Corono-viruso reduktis la kvanton de promenantoj je faktoro dek.
La strato tra Weilheim (de Munkeno al la Alpoj) estis malplena dum multe da tempo dum la Paska tago. Laú ordono de la registaro oni ne rajtas fari ekskursojn pro la Koron-virusa pandemio. Kromefiko de la pandemio (kaj de aliaj kaŭzoj): la fuelo kostas malpli ol kutime. La prezo de dizelo estas inter 1,05 kaj 1,10 eŭroj/litro kaj benzino (super kaj E10) kostas inter 1,15 kaj 1,20 eŭroj/litro. Tio estas 15 procentoj sub la nivelo antaŭ la pandemio. Vidu la supran foton.
La 13an de aprilo 2020 – Ĉu ĉiuj informoj pri la koronvirusa pandemio estas veraj? La respondon al tiu demandeola redakcio ne havas. Sed la asocio „Correctiv“ diras, ke ĝiaj sendependaj ĵurnalistoj kontrolas la faktojn.
Kiu profitas de la koronvirusa krizo? Kiu malprofitas? Laboristoj, kiu havas malpli da laboro, havas la „rajton“ ricevi malpli da mono. Posedanto de loĝejoj havas la rajton postuli la saman luprezon kiel antaŭe, eĉ se luanta laboristo ne povas pagi ĝin nun. Tio bone montras, ke la krizo ne estas danĝero por la kapitalismo. Ĝi eĉ pli bone funkcias nun.
La 2a de majo 2020 – En Weilheim okazis du manifestacioj por liberecoj de la civitanoj dum la koronvirusa krizo. La organizantoj timas negativajn efikojn al la homo, ĉefe al infanoj, se ili devas resti hejme kaj ne plu havas sociajn kontaktojn.
La 16an de majo 2020 – En Weilheim denove okazis manifestacio por la liberecoj, kiujn garantias la „Grundgesetz“ (= konstitucio de Germanio). Venis 300 homoj por protesti kontraŭ la malpermesoj okaze de la kronvirusa pandemio.
Teksto kaj foto: (c) Alfred Schubert