Dum la tradicia bavara kristnaska merkato en Seeshaupt estis havebla tre speciala Döner. Ĝi enhavis interalie rostitajn pomojn kaj saŭcon kun spicoj kutime uzataj por kristnaskaj manĝaĵoj.
Autor: Lazar-1917
Wielenbach sekurigas pasejon
La komunumo Wielenbach apud Weilheim (Vajlhajm) sekurigos la pasejon de Raistinger Strato trans la fervojan linion, kiu ligas Schongau kun Aŭgsburgo. Tion decidis la komunuma konsilantaro la 7an de decembro 2017.
Verduloj elektis kandidatojn
La verduloj de la voĉdona distrikto 131 (partoj de Weilheim-Schongau kaj de Garmisch-Partenkirchen) kunvenis la 4an de decembro 2017 en la kafejo „Hey Schaffner“ en Huglfing por elekti kandidatojn. Dr. Eckhard Stüber (maldekstre) kaj Andreas Krahl estas la kandidatoj por la parlamentoj de Supra Bavario kaj de Bavario. La balotoj estos en 2018.
50 jaroj kontakto al satelitoj
Antaŭ50 jaroj komencis nova epoko de komunikado en Weilheim. La 20an de novembro la DLR komencis la konstuadon de la antenoj por komunikado kun satelitoj en la apudurba regiono Lichtenau. Hodiaŭ estas proksimume 1400 aktivaj satelitoj, kiu flugas ĉirkaŭ la teron.
La mueliloj revenas
La „Stadtwerke Weilheim“ instalis en 2016 generatoron al malnova akvo-muelilo en la kanalo de la Stadtbach (enurba rivereto). Ĝi produktis ĝis oktobro 2017 26000 kWh da elektra energio. La entreprenoj ankaŭ havas ventogeneratoron kaj fotovoltaikajn instalaĵojn.
Sion prezentita en Vajlhajm
La munkena firmao „Sono Motors“ prezentis de la 24a ĝis la 26a de novembro en Weilheim (Vajlhajm) prototipon de la aŭtomobilo „Sion“. Ĝi estas elektra veturilo kiu povas veturi ĝis 30 kilomrtrojn tage per sunenergio. Por pli longaj distancoj ĝi havas baterion. Informoj pri Sion estas en la retejo „Sonomotors.com“. red
Hoher Peissenberg
Sur la pinto de la monto „Hoher Peissenberg“ troviĝas tri gravaj konstruaĵoj videblaj de fore. Televid-turo (maldekstre), katolika preĝejo konstruita antaŭ pli ol 500 jaroj (meze), kaj meteorologia instituto, kie sciencistoj pristudas la altmosferon. La radar-kupolo estas videbla dekstre.
Du unikaĵoj apud Vajlhajmo
Apud Vajlhajmo (germane: Weilheim) troviĝas la teknika monumento „Radom“. Sub la blanka kupolo (maldekstre) troviĝas la anteno, kiu antaŭ 50 jaroj ebligis la unuan transatlantikan telefonoadon kaj televidon. Nun la itala firmao ENEL boras truon (borilo videblas dekste) por uzi la varamon de la subtero por produkti elektran energion. Ĝi devus fariĝi la plej granda energicentralo en Germanio, kiu uzas kiel energifonto la varmon de la tero.
Lions-klubo festis du festojn
La Lions-klubo Weilheim-Ammersee festis du festojn samtempe. La klubo estas 50-jara kaj Lions International estas 100-jara. Okaze de la festo la pentristino Astrid Stöppel (dekste, kun la klub-prezidanto Thomas Orbig) donacis pentraĵon por aŭkcio. Membro de la klubo aĉetis ĝin por 1050 eŭroj. La klubo uzos la monon por komunutilaj celoj.
Nova HLF 20 en Pähl
La fajrobrigado de Pähl havas novan veturilon HLF 20. La veturilo, kiu kostis 427 000 eŭrojn, estas speciale ekipita por savi personojn el aŭtomobiloj post akcidentoj.