
Humphrey Tonkin, Rakoen Maertens (red.): Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj
La gvidilo priskribas la Deksep Celojn por Daŭripova Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La celoj, kune kun siaj subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga strategio de UN dum la periodo 2015-2030. Produktinformoj: 114 paĝoj, 21,5 x 14,0 cm, glue bindita, Eldonejo Mondial, Nov-Jorko, Eldonjaro 2020. La libro mendeblas ĉe „esperanto-buecher.de“. (red.)