Radio en Aŭstrio centjara

40 Jahre nach dem Sendestart von Radio Wien begann die Kommunikation über Satelliten. Im Bild die Antennen von Raisting/Deutschland. Foto: Alfred Schubert

„Hallo, hallo, hier Radio Wien auf Welle 530“. Mit diesen acht Worten begann am 1. Oktober 1924 ein neues Zeitalter der Kommunikation in Österreich. Vor 11.000 Hörern rief der damalige Bundeskanzler Ignaz Seipel den „Triumpf der Technik“ aus, der der „wirtschaftlichen und kulturellen Entwicklung des Landes dienen“ sollte. Gleichzeitig wurde auch der Bau von preisgünstigen Rundfunkgeräten für die im Weltkrieg Erblindeten gefordert. (laut retadio)

„Halo, halo, ĉi-tie Radio Vieno sur ondo 530“: Estis nur tiuj ok vortoj, sed ili inaŭguris la 1-an de oktobro de la jaro 1924 novan eraon de komunikado en Aŭstrio. Antaŭ 11.000 geaŭskultantoj la tiama federacia kanceliero Ignaz Seipel proklamis „triumfon de la tekniko“ kiu „servu por la ekonomia kaj kultura disvolviĝo de la lando“, dum alia politika gravulo pledis por malmultekostaj radio-aparatoj por la edifo de „blinduloj el la Unua Mondmilito“. (laŭ „retradio“)