Geotermio gravas

Weilheim, la 19an de aprilo 2020 – La Federacia Uniĝo Geotermio (Bundesverband Geothermie) subtenas la alvokon de Hans Joachim Schellnhuber. La fondinto kaj direktoro de la Potsdam-Instituto postulas justecon inter la generacioj en la batalo kontraŭ la klimatoŝanĝo. Geotermio laŭ Dr. Erwin Knapek (prezidanto de „Bundesverband Geothermie“) povas kontribui al la protekto de la klimato. La foto montras geotermiborilojn uzitajn en Weilheim. Foto: Alfred Schubert

Sunenergio en Weilheim

Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – La seka vertero sen nuboj en la ĉielo estas malbona por la naturo, sed bona por la produktado de elektra energio. La fotovoltaikaj paneloj en la regiono de Weilheim tagmeze produktas pli elektra energio ol bezonatas dum la koronvirusa krizo. Foto: arkivo de Alfred Schubert