
Ekde jarmilo glacio kovras la arktan oceanon. Sed jam en la jaro 2027 tiu glacia kovraĵo povus malaperi dum unu tago. Ne daŭros tre longe: Temas pri unu tago, eble pri kelkaj tagoj, dum kiuj la arkta oceano estos unuafoje praktike senglacia. Post plej malfrue kelkaj semajnoj estos formiĝinta nova glacia kovraĵo sed tio ne forgesigos la eventon: La satelitaj bildoj de blua arkta oceano verŝajne eniros kiel impresa dokumentaĵo de la klimata ŝanĝo en la historion. Kaj eble tute ne plu daŭros tiel longe, ĝis tio okazos. (laŭ retradio)
Es wird wärmer. Bereits im Jahr 2027 könnte es sein, dass es in der Arktis einen eisfreien Tag gibt. (Red., nach einem Beitrag von „retradio“)