Ĉina projekto donas direkton por “kunlaboro de granda BRICS”, komunikas Ĉina Radio Internacia (CRI) en Esperanto.
Diverslandaj gvidantoj kune diskutis pri plano de BRICS-kunlaboro, publikigis “Kazan-Deklaracion”, kaj proklamis starigi partnerajn landojn de BRICS. En la 23a de oktobro laŭ la loka tempo sukcese okazis la 16a Pintkunveno de BRICS. En la unua pintkunveno post pligrandigo de la membraro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Li emfazis, ke necesas fari el BRICS ĉefan kanalon, kiu povas akceli unuecon kaj kunlaboron de “Tutmonda Sudo”, avangardan forton, kiu povas antaŭenigi reformon de monda mastrumado, proponante, ke ĉiuj partioj kune fari BRICS “paca, noviga, verda, justa kaj homkultura”, kaj anoncante serion da konkretaj rimedoj, kaj tio vekis varman diskutadon de la internacia komunumo. (fonto: CRI online)