Svisaj Esperanto-Tagoj 2027

Domo en La Chaux-de-Fonds. Foto: SES

La Chaux-de-Fonds – La Svisa Esperanto-Societo (SES) invitas al la Svisaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 6a-9a de majo 2027 en La Chaux-de-Fonds okaze de la fakto, ke la urbo estos dum 2027 la unua svisa kultura ĉefurbo. Pli da informoj troveblas je „www.lcdf27.ch“. (red. laú informo de SES)

La Chaux-de-Fonds estas nekutima urbo
Iusence ĝi devias de la “normaleco”. Pli pro tradicio ol pro moda konscio
ĝi flegas la emon al ekzakta laboro, intima ligo kun la naturo, grandaj
idealoj kaj kreemo – do al veraj homaraj valoroj. Tie ĉi sur alteco de 1000
metroj vivas ĉirkaŭ 38’000 loĝantoj. Sian pasintecon ĝi ne ŝuldas al
potencaj regantoj aŭ militistoj, sed al pacemuloj, idealistoj, kuraĝaj
pioniroj kaj al kelkaj geniuloj. Horloĝfarado estas ĝia motoro.
La Chaux-de-Fonds estas samtempe nova kaj historia urbo
La arkitektura kerno de la urbo estas menciinda raraĵo el la 19a jarcento.
En 1984 la svisa registaro decidis protekti ĝin kiel savindan tuton de
konstruaĵoj. Estas klare videblaj diversaj arkitekturaj tendencoj, kiuj
karakterizas la 19an jarcenton kaj la komencon de la 20a jarcento. La
Chaux-de-Fonds estas la sola urbo en Svislando konstruita laŭ la stilo “Art
Nouveau” (Arto Nova). UNESKO substrekis la valoron de ĝia
urbodezajnado por horloĝindustrio per enskribado de la urbo en sia listo
de kulturaj mondheredaĵoj en 2009. (red., laú informo de Mirejo Grosjean)