Rejuniga fabelo – parto unua

Antaŭlonge, mi renkontis en Greziljono viron, kiu aspektis multe pli juna ol sia vera aĝo; fakte li estis proksimume 60-jara, sed oni povus taksis lin 30-jara. Mi ne bone memoras pri la ĝusta epoko, tamen mi kapablas certigi, ke tio okazis antaŭ la jaro 2000; jen stranga ulo, kiu kantaĉis akompanante sin per gitaro, kiun li mezbone ludis. Li asertis, ke li alvenis tien por la unua fojo. Sed poste li alvenis al la Kastelo preskaŭ ĉiujare, krom en 2014, kiam li partoprenis al la Monda Kongreso en BonAero; iuj ĝojis aŭdi lin kanti,  sed aliaj kritikis, dirante ke li tro ofte konfuzas inter trobadorado kaj traborado. Tamen li pliboniĝis iom post iom solvante, unu post la alia, ĉiun tiklan problemeton, kiu rilatis kun lia maniero distre esprimiĝi. La unuajn kantojn li „komponis“, tio signifas ke li imagis la muzikon kaj verkis la tekstojn en Esperanto en la franca, foje en la itala; poste li kantis kaj registris sin; kaj maljuna amikino skribis la muzikon, ĉar li ne kapablis fari tion. El tiu epoko, restas nur unu kanto, jen tango, kies titolo estas „Somero en Greziljono“, ĉar li detruis ĉion, kio ne plu plaĉis al li.
Kiel Lorenzo (tiel nomiĝas tiu ulo) solvis ĉion, kio unuavide aspektis nesolvebla? Por la muziko, li asociiĝis kun profesia muzikisto, Gilbert, por la kanto, pluraj gejunuloj partoprenis, sed ĉefe Mélanie, kies registradoj estis enpoŝtitaj daŭre dum  pli ol 4 jaroj ĉe Jutubo-n; ili estas spekteblaj en tri lingvoj, nome Esperanto, la franca, kaj kelkaj en la itala. Rimarkinde estas la fakto, ke ĉio disvolviĝis ĝuste kaj reciproke, tiel ke neniu el la grupo ŝuldas ion al la alia; tamen, nuntempe, la junulino formigris al Aŭstralio por perfektiĝis… en la angla.
Sed ni ne perdiĝu plu tra flanka (tamen necesa) parentezo, kaj revenu ni al niaj ŝafoj, nome al tiu rejuniga fonto de Malnova Boĝeo (Vieil Baugé) ..

 

Rejuniga fabelo – parto dua

Rejuniga fabelo (parto dua)
(Resumo de la unua parto: En Greziljono mi ofte renkontis ulon, kiu daŭre aspektis pli juna ol sia vera aĝo …)
Antaŭ du jaroj mi aŭdacis demandi lin pri tiu preciza afero;
li dankis, sed ridetis kaj diris  ke nun, malgraŭ la aspekto, la veran aĝon li sentas, ekzemple kiam li estas laca. Tamen, li aldonis: „ĉu vi rimarkis ke, statistike, tiuj, kiuj ofte parolas Esperanton, fartas pli bone ol la aliaj?“
Tia respondo perpleksigis min, tial mi ne demandis plu …
Sed antaŭ kelkaj monatoj, nome en julio 2017, mi lin retrovis en Greziljono.
La etoso estis tre varma dum tiu kunveno, kaj ankaŭ la vetero, sed ne tro …
Do, iun tagon okazis piedira migrado ĉirkaŭ Malnova Boĝeo (Vieil Baugé);
se mi bone memoras, ni estis proksimume dek personoj. Dum tiu paŝado, mi malkovris lavej-fontanon, tre bone prizorgata. Tiam okazis io stranga: Lorenzo sen-vestis sin ĝis kiam li troviĝis pli malpli „bankostume“,
kaj enpaŝis en la Fontanon, kie li vadis ĝis genue.
Tiam li petis, ke oni fotu lin…
Bedaŭrinde neniu en la ĉeestanta grupo havis ion por foti; tamen, ni sciis, ke iu malfruinto havas tabledon (nek tableton, nek vaskan tabledon, kiel la antikvaj romianoj). Tial ni atendis tiun, kaj fotaĵoj estis faritaj, sed ili perdiĝis …
Poste, dum distra vespero, Lorenzo ŝerce klarigis ke tiu fonto estas rejuniga,
kaj ke, ĉiujare, (tamen kaŝe kaj dumnokte) li vadis en ĝi dum kelkaj minutoj;
Unu ĉeestanto tuj demandis:
– Kial do vi malkaŝas tion nur hodiaŭ vespere?
– Unue ĉar antaŭe mi ne estis certa pri la rilatoj inter kaŭzo kaj efiko, due
ĉar mi sentas en mi mem, ke alvenis la tempo riveli la sekreton.
Alia demandis plu:
– Ĉu vi opinias, ke tiu mirakla akvo eternigus la vivon?
– Tute ne, sed, per ĝia bonfaro vi vivos tre longe kaj bone fartos.
– Tutcerte vi eĉ mortos en stato de bona sano, moketis iu alia …
Postfino (epilogo):
– Laŭ vi, ĉu tiu rakonto entenas iom da vero?
– Eble jes, eble ne…
– Jen tipa normanda respondo, dirus franclingvano

 

Peter Maffay

La Peter-Maffay-Fondajxo havas novan feri-domon por infanoj. La famkonata kantisto Peter Maffay prezentis la domon kadre de „tago de la malferma pordo“ en la bieno Dietlhofen. Maffay kaj la afergvidanto de la „Deutsche Fernsehlotterie“ Christian Kipper subskribis 3-jaran kontrakton pri kunlaboro. La loterio prenas parton de siaj enspezoj por pagi unusemajnajn feriojn al infanoj, kiuj alimaniere ne povus partopreni en similaj arangxoj. En Dietlhofen la infanoj povas interalie sportumi, kanti, muzikumi kaj lerni la plantadon de legomoj en la granda legom-gxardeno de la bieno. red

zamenhof.club fondita

Karaj parolantoj de la Internacia Lingvo,
honore al unu el la plej elstaraj homoj, la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, mi kreis klubon, kiu havas lian nomon: la „zamenhof.club“. La nomo de la klubo estas samtempe la adreso de la retpaĝo, kiu estas la senlima komunikilo de la klubo. Membroj de la klubo povas esti nur seriozaj homoj, kiuj parolas Esperanton, kaj kiuj volas komuniki kun aliaj seriozaj homoj pri seriozaj temoj. Por malebligi al malseriozaj homoj fuŝi la paĝon, ne eblas rekte publikigi komentojn. Sed vi povas sendi komentojn al la redaktoro. Sendu!
Alfredo
redaktoro