Oriĝu

Prave ni vivas en obskura epoko …

Mondo, oktobro 2020 – Esperanto-kongresoj amase nuliĝas, kaj eĉ malgrandaj renkontiĝoj ne povas okazi. Kiel mi tiam ankoraŭ povas gvidi veran Esperantan vivon? – Unu ebleco estas limiĝi al tio, kion mi sola povas fari de mia hejma skribotablo: legi librojn aŭ artikolojn, verki, traduki (pri tio baldaŭ sekvos plia kontribuo), korespondi. Tio ĉio estas bona kaj valora. Por mi mem kaj por tuta Esperantujo.
Sed se mi volas pli, se mi volas vere renkonti aliajn homojn? – La
solvo estas „AMIKUMU” admirinda apo, programeto por via saĝtelefono, por trovi kontaktemajn esperantistojn en mia proksimeco, kiuj ŝatas paroli
kaj praktiki mian sopiratan lingvon. Genie. – Se AMIKUMU ne jam ekzistus, oni devus nepre inventi ĝin – pli ekzakte inventi ĝin ĵus nun en tempoj de koronviruso.

Nun, kvar jarojn post la lanĉo, montriĝis la neceso de pluraj ŝanĝoj kaj
plibonigoj por havi daŭripovan produkton. Kaj la teamo de AMIKUMU
bezonas vian subtenon. Fariĝu ora membro. – Oriĝu nun! Kaj invitu viajn amikojn fari same. En la momenta kampanjo vi ricevas grandegan rabaton por la unu-jara ora membreco. Kaj la daŭripovan porvivan or-membrecon vi ricevas kontraŭ nur 149 €.
Kaj kiel oriĝi? Eniru vian propran profilon kaj sekvu la oranĝkoloran kronon (kiel trafe en nia tempo ;-), elektu la deziratan daŭron de via ora membreco. Pagmaniero ne eksplicite memciita estas tiu pere de la UEA-konto amku-r.