Enketo de UNESKO

5686 respondoj al UNESKO-enketo en Esperanto:
la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn

Per ĉi tiu Gazetara Komuniko la Estraro de UEA esprimas siajn dankojn al ĉiuj individuaj partoprenintoj. La Estraro petas ĉies daŭrajn kontribuojn por varbi novajn partoprenantojn. UEA refoje alvokas, ke ĉi u ankoraŭ nerespondinta esperantisto plenigu la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo: „bit.ly/enketounesko2021“.
Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj bonvenas denove dissendi en siajn novajn anoncojn por instigi aliajn esperantistojn partopreni. La enketado daŭros almenaŭ ĝis la mezo de junio 2021.
Gazetara Komuniko de UEA N-ro 950, 2021-05-06 (libere uzebla).