Test-teksto
La 17 celoj de UN

Humphrey Tonkin, Rakoen Maertens (red.):
Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj
Antaŭ vi troviĝas gvidilo al la Deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La Celoj, kune kun siaj subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga strategio de UN dum la periodo 2015-2030.
Tiu ĉi gvidilo celas informi vin pri la celoj kaj doni sugestojn pri kiel vi kaj viaj esperantistaj kolegoj kaj konatoj povas engaĝiĝi en kunlaboro por realigi ilin.
Ni petis deksep homojn kun apartaj kvalifikoj prezenti en tiu ĉi gvidilo la deksep celojn. Kun ilia helpo, ni ankaŭ kunmetis etan kolekton de ideoj pri la manieroj laŭ kiuj vi povos kunlabori en realigo de la Celoj kaj utiligi viajn unikajn kontaktojn tiurilate.
Produktinformoj: 114 paĝoj, 21,5 x 14,0 cm, glue bindita, Eldonejo Mondial, Nov-Jorko, Eldonjaro 2020. La libro mendeblas ĉe „esperanto-buecher.de“.
créer une humanité fraternelle

Karikaturoj en Weilheim

Memoro: 10 jaroj Fukushima

Hilfe für Kinder in Afrika

Für ein Schulprojekt für Waisenkinder im Kongo, das von BAVELO unterstützt wird, fehlen derzeit noch 3000 Euro. Spendenkonto: Esperanto in Baden-Württemberg, IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22, Verwendungszweck: Waisenkinder in Goma, DR Kongo. Nähere Information über das Projekt hat Alois Eder (aloiseder@arcor.de).
Densa kontruado deziratas

La verduloj en Germanio volas malpermesi la konstruadon de individuaj familiaj domoj por redukti la bezonatan kvanton de grundo por konstruado de loĝejoj. Se oni konstruas nur liniojn de kunmetataj domoj aŭ pluretaĝajn loĝdomojn por multaj familioj, oni povas ŝpari duonon aŭ eĉ du trionojn de la bezonata grundo. La bildo montras la verdan politikiston Toni Hofreiter dum vid-konferenco, la slogano diras „Ni pretas“ (por la germanaj federacaj balotoj en septembro 2021). Screenshot: Alfred Schubert
Krimuloj alvokas

Sigrid Meierhofer kandidatiĝas

Helpu en Afriko
Goma, oktobro 2020 – „Ni estas anoj de ANF (Asocio Nova Familio), prizorgante la infanajn georfojn en la urbo Goma. Ĉar ni scias ke estas ofte malriĉuloj kiuj helpas al pli malriĉaj, tial ni petas al vi bonvolu tralegi kun la amaj koroj tiun-ĉi petmesaĝon nian. Do, kion ni celas? Nun la georfoj kiuj ni prizorgas komencos la novan studjaron 2020/2021. Tio postulas ke ĉiu havu sian kompleton de lernajaj materialoj (kajerojn, sakon, krajonojn, uniformon, ŝuojn, ktp) . Ni buĝetis pri tio, feliĉe post disendadoj, afiŝoj da petmesaĝoj niaj tie kaj jene, ni sukcesis jam akiri ian sumon, sed ne atingis nian buĝeton, do nun ni petas kaj bezonas 2796 $ por kovri tiun buĝeton nian celante pri la aĉetadoj de la lernajaj materialoj.“ Nome de ANF kaj georfoj: Augustin KAKOZWA, kontaktadreso: augukako(ĉe)gmail.com.