Helpu al orfoj en Afriko – Hilfe für Waisen in Afrika

La Orfej-Sancentro konstruiĝas kaj ĝi estas je ĝia lasta ŝtupo. Ni dezirus, ke ni nun tegmentumu ĝin. Jen mallonga buĝeto pri tegmentumado de la San-Centro: Tegmentisto : Mana (do ne pagos), ferladoj : 100 (8$x100=800$), lignoj: nia arbaro kontribuos, do ne aĉetos, fenestroj : 12 (30$x12=360$). Ni petas al vi nur kontribui por la ferladoj. Anticipan dankon, Mana Brinson. (Red.)

Mana Brinson baut ein einfaches „Gesundheitszentrum“ für WaisenkinderRin Afrika. Er bittet um Spenden für den Kauf von Material. Nähere Information von der Redaktion. (red.)

Reta trompo disiras – atentu!

Disiris lastatempe klare trompa mesaĝo, tamen en flua Esperanto. Ĝi invitas anoncadon de projektoj de unuopuloj (ne organizoj) por ricevi tre signifajn monsumojn. Ĝi petas bazajn informojn, sendube sekvus peto por ricevi viajn bankdetalojn. Se vi donus tiujn, atendu rapidan malplenigon de via konto! La du donitaj nomoj malantaŭ la skemo estas plene nekonataj al UEA. Disiras dua kazo en Afriko, en kiu Fejsbuka adreso estis kaperita. Mi supozas, ke esperantistoj devas ĝoji, ke eĉ malbonintenculoj trovas nian lingvon tiom uzata, ke indas provi nin trompi! (EKO 10, Stefan MacGill)

Prizorgi la infanojn de najbaroj – Nachbarschaftliche Kinderbetreuung


Post sukcesa trimonata provkuro en la regiono Vysočina, la ĉeĥa ŝtato nuntempe pripensas la tutlandan pligrandigon de najbaraj infangrupoj, en kiuj maksimume kvar junaj infanoj estas prizorgataj de membro de la loka komunumo, kiu estas rekompencita de la ŝtato por ilia infanzorga servo. (red., laú kontribuo en retradio de Jarka Malá, Ĉeĥio)

Nach einem erfolgreich verlaufenen Test in der Region Vysočina will der tschechische Staat nachbarschaftliche Kinderbetreuung einführen. Dabei werden maximal vier kleine Kinder von einer qualifizierten Person aus der Gemeinde betreut, die dafür vom Staat bezahlt wird. Dadurch soll ein Mangel an Kindergartenplätzen ausgeglichen werden. (red., nach einem Beitrag im „retradio“ von Jarka Malá, Tschechien)

Langsameres Fahren spart Zeit

Ŝpari tempon per malpli da rapideco

Die Zeit, die man zum Fahren braucht, ist wichtiger als die gefahrene Geschwindigkeit. Da besonders hohe Geschwindigkeiten und Geschwindigkeitsdifferenzen zu Unfälle führen würde gleichmäßiges Fahren mit nicht zu hohen Geschwindigkeiten zu einer Zeitersparnis führen, da durch Unfälle viel Zeit „verbraucht“ wird. Dies betrifft nicht nur die direkt Beteiligten, sondern auch die Wartezeit der im verursachten Stau Stehenden, die Arbeitszeit der Polizei, der Rettungskräfte und des Krankenhauspersonals sowie der Autowerkstätten. Ideal wäre eine umfassende Temporegelung in 20-km/h-Schritten: 20 km/h in Wohngebieten, 40 km/h innerorts, 60 km/h an Gefahrenstellen außerorts (z.B. Kreuzungen, Einmündungen, scharfe Kurven), 80 km/h auf Landstraßen, 100 km/h auf Schnellstraßen mit Überholstreifen, 120 km/h auf Autobahnen. So würden nach Berechnungen des Autors etwa 10 Prozent der im Mobilitätsbereich benötigten Zeit eingespart.(Red.)

La tempo kion oni bezonas por veturi estas pli grava ol la rapideco de veturado. Pro altaj rapidecoj kaj diferencoj en rapideco povas okazi akcidentoj, kiuj forprenas multe da tempo, ne nur al la akcidentintoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj restas en stopiĝo, al la policanoj, la fajrobrigadistoj, la medicinistoj kaj la homoj, kiu riparas aŭtomobilojn. Multaj gravaj akcidentoj estus eviteblaj se ĉiuj veturus pli malrapide – kaj je la sama rapideco. Plej bone estus regularo de la rapideco, en bone memorigeblaj limoj, ekz. 20 km/h en loĝkvartaloj, 40 km/h en urboj, 60 km/h en danĝeraj lokoj ekster la urboj, 80 km/h ekster la urboj, 100 km/h sur rapidvojoj kaj 120 km/h sur aŭtoŝosejoj. (red.)

Sparen ohne Kleingeld

Ŝpari sen malgrandaj moneroj

Ohne die kleinen Münzen mit einem Wert von ein, zwei oder fünf Cent kann man alles bezahlen. Dafür müssen nur die Preise gerundet werden – oder die Summe muss gerundet werden. Auch wenn man bei einem Einkauf ein paar Cent zuviel bezahlen muss, würde dadurch nichts teurer, da es bei den nächsten Einkäufen auch zu Abrundungen kommen wird. Selbst die zu Buche schlagende Abrundung der 5-Cent-Münze an der Kasse würde sich auf den Kaufmann nur mit 0,5 Cent pro Kunde auswirken. Dies wäre wesentlich weniger als die Ersparnis durch den Wegfall des Kleingelds ausmacht. (Red.)

Sen la malgrandaj moneroj je valoro de unu, du aŭ kvin centonoj de eŭro oni povas pagi ĉion. Necesas nur „rondigi“ la prezojn de la produktoj – aŭ la pagendan sumon. Eĉ se oni pagas kelkajn centonojn pli je unu aĉeto, la elspezoj ne altiĝus, ĉar je la sekvaj aĉetoj oni certe ankaŭ ŝparus iomete. Mem la redukto de kvin al nulo ne signifas perdon por la komercisto – li „perdus“ 0,5 centonojn po kliento, sed tio estas multe malpli ol la kostoj de la manipulado de la etaj moneroj. (red.)

Die Zukunft heißt Gleichstrom – Estonte nur rekta korento

Die energetische Versorgung mit Gleichstrom ist ein wichtiger Hebel für mehr Energie- und Ressourceneffizienz in Fabriken. Den Beweis möchte die Firma „Lapp“ in ihrem Werk im französischen Forbach antreten. Dort soll in den nächsten Jahren eine neue Halle mit Gleichstrom ausgerüstet werden. (konstruktionspraxis.vogel.de vom 13.11.2024, Quelle: U.I. Lapp GmbH)

La uzo de rekta korento altigas la efikecon de elektra energio en fabrikoj. Tion volas pruvi la entrepreno „Lapp“ en sia fabriko en la franca urbo Forbach. Lapp volas tie instali reton por rekta korento. (konstruktionspraxis.vogel.de de la 13a de novembro 2024, fonto: U.I. Lapp GmbH)

Glacio malaperas – Ende des Eises

Glacio sur la monto Zugspitze. Ankaŭ ĝi malaperos. Foto: Alfred Schubert

Ekde jarmilo glacio kovras la arktan oceanon. Sed jam en la jaro 2027 tiu glacia kovraĵo povus malaperi dum unu tago. Ne daŭros tre longe: Temas pri unu tago, eble pri kelkaj tagoj, dum kiuj la arkta oceano estos unuafoje praktike senglacia. Post plej malfrue kelkaj semajnoj estos formiĝinta nova glacia kovraĵo sed tio ne forgesigos la eventon: La satelitaj bildoj de blua arkta oceano verŝajne eniros kiel impresa dokumentaĵo de la klimata ŝanĝo en la historion. Kaj eble tute ne plu daŭros tiel longe, ĝis tio okazos. (laŭ retradio)

Es wird wärmer. Bereits im Jahr 2027 könnte es sein, dass es in der Arktis einen eisfreien Tag gibt. (Red., nach einem Beitrag von „retradio“)

Sunenergio en Pakistano – PV in Pakistan

Foto-elektraj paneloj sur tegmento de stokejo. Foto: Alfred Schubert

La plivastigo de la ĉerpado de sunenergio en Pakistano estas komparebla kun eksplodo: Jam nur en la jaro 2024 la lando plialtigas sian sunenergian kapaciton laŭ takso je 17 GW – tio korespondas al pli ol triono de la entuta kapacito de la produktado de elektro. Tion ebligas tre malmultekosta sunkapta teknologio el Ĉinio kiu estas importata en la landon. La evoluanta lando Pakistano apartenos apud la grandaj riĉaj ekonomioj kiel Ĉinio, Usono kaj Germanio al la gvidantaj landoj rilate al la instalado de sunenergiaj instalaĵoj. (red., laŭ retradio)

In Pakistan wurden 2024 rund 17 Gigawatt an PV-Leistung zugebaut. Dazu hat unter anderem der Import von kostengünstigen Modulen aus China beigetragten. Damit gehört Pakistan nach China, den USA und Deutschland zu den führenden Ländern in diesem Bereich. (Red., laut retradio)