Schlamper

Weilheim, la 25an de augusto 2020 – La firmao „Brunnen“, kiu produktas ilojn uzatajn en oficejoj kaj lernejoj, nomis sian novan ujon por skribiloj „Esperanto“. Foto: Alfred Schubert

Kiu konas kiun?

Weilheim, la 10an de aŭgusto 2020 – Ĉu vi konas perso(j)n en la foto? Se jes, bonvolu informi la asocion TEĴA (tejha.org). La informoj estas uzataj por dokumenti la historion de la asocio. Alfred Schubert
La redacio ricevis la jenan informon de Josip Pleadin:
La foto prezentas kunvenon de esperantistoj ĵurnalistoj en 1961 en Harogate. La kvara en la dua vico (staranta) de maldelkstre estas kroato Vlado Jurković, iama sonregistristo kaj ĵurnalisto de Esperantaj elsendoj de Radio Zagrebo. En la unua vico (sidanta), la kvina de maldekstre estas Julio Baghy kaj la sesa Zlata Flego el Zagrebo, fratino de Srđan Flego. Zlata tiutempe estis ĵurnalistino en Zagrebo. La originalon de tiu foto al Dokumenta Esperanto-Centro transdonis Vlado Jurković.


Informoj pri Lucien Péraire

Lavardac, la 26an de julio 2020 – Ni ricevis la jenan peton. „Je suis une petite nièce de Lucien Péraire et suis à la recherche de documents en lien avec lui car sa ville natale Lavardac souhaite l’honorer. Pour cela nous devons constituer un dossier afin d’appuyer le projet. Je me tiens à votre disposition. Cordialement. Hélène Peraire“
Se vi havas informojn pri Lucien Péraire, bonvolu sendi ilin al la redakcio de la retejo „zamenhof.club“. Ni trandonos ilin. La redakcio.

Elektro en Peißenberg

Peißenberg, la 18an de julio 2020 – Se vi veturas per elektra aŭtomobilo, vi nun havas ankaŭ en Peißenberg la eblecon ŝargi vian baterion. En la parkejo „Moosleiten“ en la mezo de Peißenberg apud la ĉefstrato estas la ŝargilo. Foto: Alfred Schubert

Nur por pacemaj klientoj

Peissenberg, la 18an de julio 2020 – Tiu vendisto en bazaro de uzitaj varoj uzis lingvan eraron por altiri klientojn. Anstataŭ skribi „Kauf ohne Gewähr“ (aĉeto sen garantio) li skribis „Kauf ohne Gewehr“. La pronoco estas sama, sed la signifo estas alia: aĉeto sen pafilo. Li uzis trukon, kion uzas multaj E-parolantoj. Ili „forgesas“ akusativo por provoki reagoj. Foto: Alfred Schubert

Ruĝis la antenoj

Raisting, la 22an de junio 2020 – Artistoj ruĝigis per lumo monumentojn por protesti kontraŭ la malajusta politiko en Germanio. Multaj ne havos laboron pro la malpermeso de aranĝoj dum unu jaro kaj ne havas enspezojn por vivteni. Tio estas maljusta, ĉar politikistoj, funkciuloj kaj multaj aliaj laboristoj havas laboron kaj enspezojn malgraŭ la koronvirusa pandemio. Foto: Alfred Schubert

Mietek Pemper

Aŭgsburgo, la 7an de junio 2020 – Antaŭ 9 jaroj mortis la honora civitano de Aŭgsburgo Mietek Pemper. Pemper skribis „Schindlers Liste“. Laŭ liaj memoroj Steven Spielberg produktis la samnoman filmon. La Foto montras lin okaze de momorceremonio por la kontraŭ-nazia batalanto d-ro Max Joseph Metzger: (de maldekstre): Jomo Ipfelkofer, la BELO-reprezentanto Fritz Hilpert, Mietek Pemper kaj Heinz Steiger.

Germanio – tro pacema lando

Germanio, la 6an de junio 2020 – La ĝenerala sekretario de NATO, Jens Stoltenberg, riproĉas al Germanio, ke la lando elspezas maltro da mono por prepari militojn. Germanio en 2019 elspezis 1,4 elcentojn de la malneta enlanda produkto por armiloj kaj armeo. NATO postulas, ke post dek jaroj estu 2 elcentoj. Do, Germanio estas tro pacema lando. Simbolfoto: Alfred Schubert

Retprelegoj pri subvencioj

Bavario, la 6an de junio 2020 – La „Verbraucherzentrale Bayern“ ofertas ret-prelegojn pri subvencioj por posedantoj de domoj, kiuj volas modernigi la hejtadsistemon kombinante ĝin kun utiligo de sunenergio. La prelegoj estas en la germana lingvo. La adreso por aliĝi estas „verbraucherzentrale-energieberatung.de/beratung/online-vortraege“. La bildo montras la hejtad-sistemon, kiu liveras varmon al unu granda fabriko kaj 50 loĝdomoj en Untereglfing/Bavario/Germanio. Foto: Alfred Schubert