Sekeco en Weilheim

Weilheim, la 14an de aprilo 2020 – Ne pluvis dum longa tempo en Weilheim. La sekeco komencas esti problemo. La herboj ne kreskas, la arboj ne portas foliojn. Normale ili jam devus esti verdaj. Foto: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 6

Kiu profitas de la koronvirusa krizo? Kiu malprofitas? Laboristoj, kiu havas malpli da laboro, havas la „rajton“ ricevi malpli da mono. Posedanto de loĝejoj havas la rajton postuli la saman luprezon kiel antaúe, eĉ se luanta laboristo ne povas pagi ĝin nun. Tio bone montras, ke la krizo ne estas danĝero por la kapitalismo. Ĝi eĉ pli bone funkcias nun. Foto: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 5

Weilheim, la 13an de aprilo 2020 – Ĉu ĉiuj informoj pri la koronvirusa pandemio estas veraj? La respondon al tiu demandeola redakcio ne havas. Sed la asocio „Correctiv“ diras, ke ĝiaj sendependaj ĵurnalistoj kontrolas la faktojn. La adreso estas: correctiv.org. Foto: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 4

Weilheim, la 12a de aprilo 2020 – La strato tra Weilheim (de Munkeno al la Alpoj) estis malplena dum multe da tempo dum la Paska tago. Laú ordono de la registaro oni ne rajtas fari ekskursojn pro la Koron-virusa pandemio. Kromefiko de la pandemio (kaj de aliaj kaúzoj): la fuelo kostas malpli ol kutime. La prezo de diselo estas inter 1,05 kaj 1,10 eúroj/litro kaj benzino (super kaj E10) kostas inter 1,15 kaj 1,20 eúroj/litro. Tio estas 15 procentoj sub la nivelo antaú la pandemio. Foto: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 3

Weilheim, la 12a de aprilo 2020 – La unua tago de la Paska festo estas la en Germanio ankaú la tago de la „paska promeno“. Posttagmeza la Weilheim-anoj kutimas promeni sude de la urbo en la regiono „Gögerl“, monteto, de kie oni vidas la Alpojn. Dum bela vetero oni vidas tie centojn da homoj. La pandemio de la Corono-viruso reduktis la kvanton de promenantoj je faktoro dek. Foto: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 2

Weilheim, 12a de aprilo 2020 – La ĉielo super Weilheim estas pli pura ol normale. Normale oni vidas en la cielo multajn striojn de kondens-akvo produktita de la motoroj de aviadiloj. Hodiaú oni vidis dum tri horoj (13a horo – 16a horo) nur du aviadilojn. Foto: Alfred Schubert

Kronviruso en Weilheim – 1

Weilheim, 12a de aprilo 2020 – Pro la pandemio de la Corono-viruso multaj homoj aĉetis pli ol ili bezonas nun, ĉar ili timas, ke ili estonte ne plu havos la eblecon aĉeti. Nun kelkaj produktoj komplete ne plu haveblas en Weilheim/Supra Bavario/Germanio. Nutraĵoj estis haveblaj en normala kvanto ĝis la Paska Festo (12a de aprilo 2020). Foto: Alfred Schubert